Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Ĉu Silfer kaptis Brition?

Ĉu Silfer kaptis Brition?

de Ian Fantom Laste modifita: 2008-05-20 14:23
Eksa jura konsilisto de Esperanto-Asocio de Britio publikigis en la Interreto korespondaĵon kun ties prezidanto, en kiu la juristo deklaris, ke li sentas, ke la asocio “forlasis la Esperanto-movadon”.
Ĉu Silfer kaptis Brition?

Silfer ĉiam bonvenas en Londono

Rik Dalton provizis senpagajn jurajn servojn al la asocio ĝis 1999, la jaro en kiu la asocio vendis sian domon en Londono. Li miris, kiam la Estraro kviete ekuzis la servojn de ekstera juristo, je kosto de £16 000, por negoci la vendon de la domo. Vendo kaj aĉeto de komercaj konstrupropraĵoj estis lia propra ĉefa specialaĵo. Poste la asocio translokiĝis al kolegio Wedgwood en Barlastono, norda Anglio.

En la lastatempa korespondaĵo kun la Prezidanto, Rik Dalton volis scii, kiu regas la asocion. “Mi jam delonge koncerniĝis pri la regado de EAB fare de personoj kiuj ne respondecas al aŭ konsultiĝis kun la ‘ordinaraj membroj’ kiaj estis vi. Mi neniel estas konvinkita ke ĉiuj komitatanoj estis ĉiam plene informitaj. Mi ne impresiĝas per la obskurigo pri la Bonfara Komisiono [ŝtatserva sekcio por kontroli bonfarajn asociojn]. Mi estas finfine juristo kun iom da sperto pri bonfaraj organizaĵoj”.

La Prezidanto, John Wells, sugestis, ke Rik Dalton provizu plendon, kiun li, la Prezidanto, povus meti al estrara kunsido unu semajnon pli poste.

La plendo rilatis al agnosko de la redaktoro de la novaĵbulteno EAB Update, ke ‘iuj’ havas la okazon prikomenti leterojn antaŭ ol ili estas publikigitaj. Anonimaj komentoj estis publikitigaj post letero de Dalton en antaŭa numero, kaj Dalton volis scii kiuj estas tiuj sennomaj ‘iuj’.

Du monatojn poste, post du memorigoj, la Prezidanto agnoskis, ke li ne metis la plendon al la Estraro. Li skribis, “Se vi elmetus kohere vian plendon en unu frazo, mi eble povus fari”. La plendo estis kvarfraza.

La Prezidanto plue skribis, ke en la plej lasta Update la Estraro elmetas sian pozicion tre klare. Tamen la rilata artikolo atakis alian individuon pri nerilataj aferoj, kiuj eĉ ne estis en disputo. La juristo opiniis tion parto de “feroca kaj kalumnia kampanjo”.

En la jarkunveno de EAB en majo 11, la Prezidanto havis nenion por diri pri la afero, krom “Ne estas kampanjo”.

La tuta korespondaĵo estas legebla ĉe http://rik.poreo.orgen la angla, kun esperanta traduko. La leterojn en Update oni povas legi ĉe http://esperanto-gb.org/eab/update.htm . La kampanjo ekis en aŭtuno 2004 en la rubriko ‘Redaktore’ de La Brita Esperantisto, kiu estas legebla ĉe http://esperanto-gb.org/lbe/index.html .

La polemikado ekis en 1995. Eksiĝis la tiama sekretario, Will Green, deklarante ke la asocio devas elspezi por gajni pli da membroj. Private tamen li poste skribis en letero al la bibliotekisto pri obstaklado kaj kaŝado rilate al la financoj. La nuna epizodo ekis kiam evidentiĝis, ke la Estraro de EAB silentis pri kampanjo de Amikoj de la kolegio en Barlastono por savi la kolegion.

bab
bab diras:
2008-05-21 21:30
En alilingvaj gazetoj ĉipa truko por altiri atenton estas titola menciado de tiklaj vortoj kiaj ”seksumado”, aŭ ajna aludo al pli-malpli brilaj steluloj kiel David Beckham aŭ Britney Spears.
En Esperantujo ni havas Silfer; nur pro lia nomo en la titolo mi krozis ĉi tien…

Laŭdon al nia skandalulo! :->
MariaS
MariaS diras:
2008-05-23 16:42
"Laŭdon al nia skandalulo! :->"

Bjørn, chu vi celas Silfer, Ian Fantom au vin mem?
bab
bab diras:
2008-05-30 01:18
Mi celis Silfer – ĉu ne evidentas laŭ la kunteksto?

Ĉu via komento estis same ironia kiel la mia?

Mi normale ne laŭdas min mem, nek perceptas min skandalulo… Sed bonvolu percepti min laŭplaĉe.
mbavant
mbavant diras:
2008-06-01 21:18
La afero ŝajnas tre obskura kaj mi bedaŭras diri, ke la artikolo ne igas ĝin pli klara. Ĉu la titolo estas privata ŝerco?
redakcio
redakcio diras:
2008-06-02 07:58
Mi volas atentigi, ke ĉi tiu artikolo, samkiel ĝia titolo, estas verkita de unu el niaj legantoj, kaj ke la pri la enhavo la redakcio ne respondecas.
iafantomo
iafantomo diras:
2008-06-02 16:09
La ligo kun Silfer estas la raŭmismo, al kiu aludis la juristo, skribante ke la asocio “forlasis la Esperanto-movadon”. Britoj dum jaroj komentis simile, per aliaj vortoj, ofte eĉ ne sciante pri Silfer.

Se eksa jura konsilisto (kaj dumviva membro, Fratulo de la asocio) demandas kiu regas la asocion, oni devas pripensi la logikan eblecon. Eble necesas iom zorge tralegi la korespondaĵon por mem veni al la ideo, ke en la asocio ne plu eblas libera diskutado.

Por kompreni pli bone ĝuste kiel la asocio estis manovrita for de la 'movado' al 'komunumo' vidu mian postan artikolon 'Britoj kaŝe diskutis pri raŭmismigo' ĉe http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo/rauxmismigo .