Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Propono de Kongresa Rezolucio de la cent-unua Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, 2016

Propono de Kongresa Rezolucio de la cent-unua Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, 2016

de Ian Fantom Laste modifita: 2016-07-23 17:07
Proponita al la Estraro de Universala Esperanto-Asocio de Ian Fantom, 2016-07-22

La cent-unua Universala Kongreso de Esperanto, okazinta de la 23a ĝis la 30a de julio, 2016,

A. konscia pri forta deziro inter ordinaraj homoj por paca kunvivado de la diversaj gentoj de la mondo, kiu en 1887 rezultis en la estiĝo de Esperanto kaj la Esperanto-movado, kaj kiu daŭras ĝis hodiaŭ,

B. konsiderante la vortojn de la iniciatinto de Esperanto, d-ro L. L. Zamenhof, en sia festparolado de la sesa Universala Kongreso de Esperanto, post la malpacoj en Rusio de 1905 kaj 1906, “Oni scias nun tute klare, ke kulpas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj”,

C. komprenante, ke tiuj “plej malnoblaj rimedoj” kreas malamon inter gentoj ĉefe distingeblaj per siaj diferencoj de lingvoj kaj religioj,

Ĉ. notinte la nuntempan kreskon de terorismaj eventoj en diversaj parto de la mondo,

D. konscia pri la rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri la afero Gladio, akceptita la 22-an de novembro 1990, pri la ekzisto de sekretaj militaj operacioj de iuj Membro-Ŝtatoj, implikitaj en seriozaj kazoj de terorismo, kaj kiu vokis al la registaroj de la Membro-Ŝtatoj malmunti ĉiujn kaŝajn militajn kaj kvazaŭmilitajn retojn, vokis al ĉiuj juĝistaroj de tiuj landoj plene prilumi ilian konsiston kaj funkcimanieron, petis al tiuj Membro-Ŝtatoj kompili kompletan liston de organizaĵoj aktivaj sur tiu kampo, vokis al la Konsilio de Ministroj provizi plenajn informojn pri tiuj sekretaj spionaj kaj operaciaj servoj, kaj vokis al sia kompetenta komitato konsideri okazigi tribunalon por klarigi la rolon kaj efikecon de la organizaĵo ‘Gladio’ kaj iuj ajn similajn organizaĵoj, kaj instrukciis al sia Prezidanto plusendi tiun rezolucion al la Komisiono, la Konsilio, la Sekretario Ĝenerala de NATO, la registaroj de la Membro-Ŝtatoj kaj la registaro de Usono,

1. vokas al la Eŭropa Parlamento kompili kaj publikigi raporton pri la sekvoj kaj konsekvencoj de sia rezolucio pri la afero Gladio, kiu inkluzivu la reagojn de la Eŭropa Komisiono, la Konsilio de Ministroj, la Sekretario Ĝenerala de NATO, la registaroj de la Membro-Ŝtatoj kaj la registaro de Usono, kaj eventualajn ĝisdatigojn kaj pruvojn pri la malmunto de la tiuj sekretaj terorismaj organizaĵoj, kaj eventualan rilaton kun la nuntempa terorismo en Eŭropo kaj aliloke.

Teksto de la rezolucio de la Eŭropa Parlamento pri la afero Gladio:

REZOLUCIO la afero Gladio

La Eŭropa Parlamento,

A. konstatinte la malkaŝon fare de pluraj eŭropaj registaroj pri la ekzisto dum 40 jaroj de la kaŝa paralela organiziĝo en pluraj membro-ŝtatoj de la Komunumo de spionaj kaj armitaj operacioj,

B. konsiderante, ke dum pli or 40 jaroj tiu organiziĝo eskapis ĉiujn demokratiajn kontrolojn, kaj estis gvidata de la sekretaj servoj de la koncernaj ŝtatoj kunlabore kun NATO,

C. timante la danĝeron, ke tia kaŝa reto povus esti kontraŭleĝe interveninta en la internaj politikaj aferojn de la Membro-Ŝtatoj aŭ eble ankoraŭ faras,

D. konsiderante ke en iuj Membro-Ŝtatoj sekretaj militservoj (aŭ neregataj branĉioj de tiuj) estis implikitaj en seriozaj kazoj de terorismo kaj krimo, kiel atestis diversaj juraj enketoj,

E. konsiderante, ke tiuj organizaĵoj funkciis kaj funkciadas entute ekstere de la juro, en tio ke ili ne estas sub rego de ajna parlamenta kontrolo, kaj ofte tiuj kiuj okupas la plej altajn postenojn registarajn kaj konstituciajn estas tenataj en la mallumo rilate al tiuj aferoj,

F. konsiderante, ke la diversaj organizaĵoj ‘Gladio’ disponas pri sendependaj armilaroj kaj militservaj rimedoj, kiuj donas al ili nekonatan eventualan atakpovon, tiel endanĝerigante la demokratiajn strukturojn de la landoj en kiuj ili operacias aŭ operaciis,

G. estante ege ĉagrenigitaj pro la ekzisto de decidofaraj kaj operaciaj organizaĵoj kiuj ne estas respondecaj al ajna formo de demokratia rego, kaj kiuj estas entute kaŝaj laŭ sia naturo en tempo kiam pli granda kunlaboro en la Komunumo sur la kampo de sekureco estas konstanta diskuttemo,

1. Kondamnas la kaŝan kreon de manipulaj kaj operaciaj retoj, kaj vokas por plena esploro pri la esenco, la strukturo, la celoj kaj ĉiuj aliaj aspektoj de tiuj kaŝaj organizaĵoj aŭ iuj ajn frakcioj, ilia uzo por kontraŭleĝa interveno en la internaj politikaj aferoj de la rilataj landoj, la problemo de terorismo en Eŭropo kaj la eventuala koluziado de la sekretaj servoj de Membro-Ŝtatoj aŭ eksteraj landoj;

2. Protestas energie pro la supozo fare de iuj usonaj militservaj personoj ĉe SHAPE kaj en NATO pri la rajto kuraĝigi la establiĝon en Eŭropo de kaŝa spionserva kaj operacia reto;

3. Vokas al la registaroj de la Membro-Ŝtatoj malmunti ĉiujn kaŝajn militajn kaj kvazaŭmilitajn retojn;

4. Vokas al ĉiuj juĝistaroj de la landoj en kiuj estis konstatita la ĉeesto de tiaj militaj organizaĵoj, por plene prilumi ilian konsiston kaj funkcimanieron, kaj por klarigi iun ajn agadon kiun ili eventuale faris por malstabiligi la demokratian strukturon de la Membro-Ŝtatoj;

5. Petas al ĉiuj Membro-Ŝtatoj uzi ĉiujn necesajn rimedojn, se necese per establo de parlamentaj enket-komitatoj por kompili kompletan liston de organizaĵoj aktivaj sur tiu kampo, kaj samtempe por kontroli iliajn ligojn kun la respektivaj ŝtataj spionservoj kaj ligitaj organizaĵoj, kaj eventuale kun teroristaj ag-grupoj kaj/aŭ aliaj kontraŭleĝaj praktikoj;

6. Vokas al la Konsilio de Ministroj provizi plenajn informojn pri la aktivecoj de tiuj sekretaj spionaj kaj operacia servoj;

7. Vokas al sia kompetenta komitato konsideri okazigi tribunalon por klarigi la rolon kaj efikecon de la organizaĵo ‘Gladio’ kaj iuj ajn similaj organizaĵoj;

8. Instrukcias al sia Prezidanto plusendi tiun ĉi rezolucion al la Komisiono, la Konsilio, la Sekretario Ĝenerala de NATO, la registaroj de la Membro-Ŝtatoj kaj la registaro de Usono.

Referencoj:

1. La Universalajn Kongresojn de Esperanto organizas Universala Esperanto-Asocio, kunlabore kun lokaj organiz-grupoj. Detalojn por la Kongreso de 2016 en Nitra, Slovakio, oni povas trovi en ilia retejo. Informojn pri iliaj vivaj interretaj elsendoj donas la ĉefpaĝo, kaj priskribon en la angla donas iliaj anglalingvaj paĝoj.

2. ‘Resolution on the Gladio affair: Joint resolution replacing B3-2021, 2058, 2068, 2078 and 2087/90’. In: ‘MINUTES OF PROCEEDINGS OF THE SITTING OF THURSDAY, 22 NOVEMBER 1990’, Official Journal of the European Communities, 90/C 324/04, 1990-12-24, pages No C 324/201 - No C 324/202 (http://eur-lex.europa.eu/legal-content/EN/TXT/?uri=uriserv:OJ.C_.1990.324.01.0186.01.ENG) [‘Rezolucio pri la afero Gladio: Komuna rezolucio astataŭiganta B3-2021, 2058, 2068, 2078 kaj 2087/90’. En: Protokolo de la traktado de kusido de ĵaŭdo, la 22an de novembro 1990’, Oficiala gazeto de la Eŭropaj Komunumoj, 90/C 324/04, 1990-12-24, pages No C 324/201 - No C 324/202 (http://eur-lex.europa.eu/legal-content/EN/TXT/?uri=uriserv:OJ.C_.1990.324.01.0186.01.ENG)]

3. ‘Gladio’, BBC 2 (televidkanalo), Serio de tri programeroj en la serio de BBC2 ‘Timewatch’, Direktoro Allan Francovich, 1992-06-10, Parto 1: Gladio: La Ring-estroj; 1992-06-17 Parto 2: Gladio: La Pupistoj; Parto 3: Gladio: La Piedsoldatoj (http://motionempire.com/Watch_Gladio_Documentary_Online_for_Free_37954.html). Ankaŭ reproduktitaj kiel aparta filmo en la retejo ‘Operacio Gladio’, kiu ankaŭ kontrolas rilatajn aktualajn aferojn (http://operation-gladio.net/operation-gladio-bbc-timewatch-1992). Tuta daŭro: 2:25:44.

4. ‘NATO’s Secret Armies: Operation GLADIO and terrorism in Western Europe’ [La sekretaj aremoj de NATO: Operacio GLADIO kaj terorismo en Okcidenta Eŭropo], Daniele Ganser, Routledge, unua eldono (2004-12-22), ISBN-10: 0714685003, ISBN-13: 978-0714685007, 336 paĝoj. Dua eldono: ‘Nato’s Secret Armies: Operation Gladio and Terrorism in Western Europe’ [La sekretaj armeoj de NATO: Operacio Gladio kaj terorismo en Okcidenta Eŭropo], Daniele Ganser, 2005, Frank Cass Verlag London, 315 pages, ISBN: 0714685003. Germana eldono: ‘NATO-Geheimarmeen in Europa: Inszenierter Terror und verdeckte Kriegsführung’, Orell Füssli, Zürich, 2008, 446 paĝoj, ISBN 978-3-280-06106-0. Ankaŭ en aliaj lingvoj (https://www.danieleganser.ch/monografien.html).

5. ‘Gladio, Nato’s Dagger at the Heart of Europe: The Pentagon-Nazi-Mafia Terror Axis’ [Gladio, la ponardo de NATO ĉe la koro de Eŭropo: La Pentagon-Nazi-Mafia teror-akso], Richard Cottrell, Progressive Press, Eldono 1: 2012-05-09, 484 paĝoj, ASIN: B00DJFONZQ; Eldono 1.1: 2015-06-23, 498 paĝoj, ISBN-10: 1615776885 (http://www.progressivepress.com/book-listing/gladio-natos-dagger-heart-europe).

Kompilis Ian Fantom, Brentwood, 44 Kell Lane, Stump Cross, Halifax, HX3 7AY, tel +44(0)1422 352153, poŝtel: +44(0)17530 142609 retpoŝto: ian@fantom.org.uk

Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-07-28 16:17
Retletero sendita al la nova Estraro de UEA 2016-07-25

Karaj membroj de la nova Estraro!

Gratulon pro via enoficiĝo. Mi skribis al la malnova Estraro pri propono por Kongresa Rezolucio, kiu estus kongrua kun via kongresa temo, kaj kiu estus absolute ĉe la koro de Zamenhof. Respondis la Prezidanto, dirante, ke li havas dubojn pri la valoro de kongresaj rezolucioj, kaj li transdonis al mia amiko José Antonio Vergara, kiu ne plu estas en la Estraro. Li bedaŭrinde skribis: "Nu, Ian, dankon, tamen mi opinias ke la afero Gladio ne estus taŭga por rezolucio de UEA."

Tamen mi malkonsentas kun ambaŭ tiuj asertoj, kaj vidinte ŝanĝojn en la konsisto de la Estraro, opiniis ke valorus meti la proponon nun al la nova Estraro.

La ideo, ke tiu propono ne taŭgas, ja kreus ian nekomprenemon inter miaj kolegoj, Esperantistaj kaj ne-Esperantistaj. Unu kolego skribis: "Tre bon(ven)a iniciato! Mi bedaŭrus se ĝi ne estus akceptita. UEA havas en tio ŝancon aspekti kiel serioza kaj konscia organizaĵo kaj la komuniko ebligus eliri el regurdaĵoj, kiuj ne plu kaptas la atenton de la publiko kaj de la amasinformiloj". Ĝuste tiel estas. Se ni volas regajni la intereson de la publiko, ni devas ĉesi paroli nur pri la lingvo, kaj paroli ankaŭ pri la gentoj, kiujn ĉefe difinas lingvoj kaj religioj. La kreo de timo kaj malamo inter la gentoj okazas hodiaŭ, same kiel okazis en la tempo de Zamenhof, kaj ĝuste la provo fari ion kontraŭ tion inspiris Zamenhof kaj la fruajn Esperantistojn.

Alia kolego skribis, "Hello my European friends – Here's a very interesting proposal from Ian Fantom in the UK for a resolution for the Universal Congress of Esperanto this year regarding the exposure and cleanup of operation Gladio. Greetings Judge Imposimato – I would imagine that this would be of great interest to you and your work!" [Saluton miaj eŭropaj amikoj – Jen tre interesa propono de Ian Fantom en Britio por rezolucio por la Universala Kongreso de Esperanto ĉi-jare rilate al la malkaŝo kaj ordigo de operacio Gladio. Saluton al Juĝisto Imposimato – Mi supozas, ke tiu ĉi ege interesus al vi en via laboro!]. Juĝisto Fernando Imposimato estas la Honora Prezidanto de la Supera Kortumo de Italio, kaj eksa Altgrada Esplora Juĝisto de Italio, la homo kiu procesis en la kazo kiu implikis la murdatencon de Papo Johano la Dua (http://www.stuartwilde.com/[…]/). En la ligita retpaĝo vi trovos ankaŭ duonhoran intervjuon kun eksa Eŭropa parlamentano Richard Cottrell, kies libron mi referencis en la fonaj informoj de mia propono. Li klare resumas pri la estiĝo de terorismo en Eŭropo kaj kiel la sama afero daŭris ĝis hodiaŭ.

Zamenhof estus plene aprobinta mian tekston.

Ankaŭ la ideo ne prezenti tiun rezoluci-proponon surbaze de la malsukceso de antaŭaj rezolucioj kreus nekomprenemon inter miaj kolegoj. José skribis: "Mi subtenas la proponon de Mark ĉesigi tiun fakte eksmodan rezoluciemon. Antaŭ kelkaj monatoj mi verkis artikoleton por la revuo, en kiu mi i.a. menciis la fakton ke mi neniam rimarkis ke la UK-rezolucioj havus iun eĉ plej etan sekvon en la movado."

Estas jam evidente, ke tiu rezolucio kiun mi proponis allogus grandan atenton al Esperanto, kaj al la celoj de la Esperanto-movado. Ĝi jam kreis en miaj rondoj pli da entuziasmo ol ĉiu antaŭaj rezolucioj de la Universalaj Kongresoj kune. Ĉu tiun saman logikon UEA aplikas al ĉiuj agadoj? La homoj eltiros siajn proprajn konkludojn. Estus strange, se ĝuste kiam estas prezentita ebleco fari veran diferencon la Estraro decidus nuligi ĉiujn kongresajn rezoluciojn, senkonsidere de la enhavo kaj efektiva valoro.

Ĝuste pri tiu senutileco de rezolucioj sen efektivigo temas mia rezolucipropono. Rezolucioj faritaj nur por impresi la proprajn membrojn senutilas, kaj tio validas ankaŭ pri parlamentaj rezolucioj. Mia proponita teksto provas kontraŭagi tiun kulturon, por ke ni - kaj en tiu ĉi okazo la Eŭropa Parlamento - povu fari veran diferencon.

Mi do petas al vi rigardi tiun tekston, cele al prezento de kongresa rezolucio en la Fermo de la kongreso sabaton la 30an de julio. Mi alkroĉas la proponitan tekston, en tri formatoj, kun etaj korektoj – la "sesa" Universala Kongreso devus esti "la dua".

Kore salutas
Ian Fantom
Britio
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-08-05 10:59
Neniu komentis!
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-08-06 14:09
Sed vidu. Vi komentis kaj solvis tiun problemon. Brile. Kaj vi tiom bone kaj koncize prikomentis la temon. Gratulon.
Miroslav Malovec
Miroslav Malovec diras:
2016-08-06 20:15
Mi timas, ke oni kulpigos nin, ke ni volas misuzi la ondon de terorismo por propagandi Esperanton. La politikistoj cerbumas eĉ sen nia konsilo, kiel haltigi ĉiaspecajn krimulojn. Niaj rezolucioj ĉiam disdonas taskojn al registaroj, UNO, NATO, EU, internaciaj organizoj ks., sed neniam al esperantistoj mem. Kiam kongresas kuracistoj, la mondo ne atendas, ke ili dum semajno spektos teatraĵojn kaj koncertojn kaj poste elpensos taskon por Eŭropa Parlamento raporti pri batalo kontraŭ terorismo. La mondo atendas, ke la kuracistoj elpensos planon, kiel haltigi viruson Zika, aidoson k.s. Se kongresas lingva organizo, oni atendas, ke la kongreso prezentos sian planon por avancigi disvolvi kaj utiligi la lingvon.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-08-16 12:28
Do oni klarigu al 'oni', ke la Esperanto-movado ne temas esence pri lingvoj, sed pri gentoj. Pro tio mi citis el la parolado de Zamenhof de 1906. La frazo "La politikistoj cerbumas eĉ sen nia konsilo, kiel haltigi ĉiaspecajn krimulojn" signifas, ke vi ne kaptis la esencon de la rezolucipropono. Krimoj kaj politiko estas interplektitaj. La sinteno de la ordinaruloj, ke oni lasu la krimon al la politikistoj estas la fundamenta kaŭzo ke ni havas tiranecon en la mondo.

La politikistoj reprezentas nin, la homojn, kaj politikistoj en la Eŭropa Parlamento iniciatis esplorojn, kaj vokis al la registaroj agi pri la afero. Kiel utilas belaj rezolucioj sen ke oni sekvu ilin almenaŭ per kontrolo? Nur tion mia rezolucipropono petis.

Se la Eŭropa Parlamento estus rezoluciinta, ke la registaroj produktu planojn por haltigi la viruson Zika, ĉu oni ne atendus ke kuracista kongreso provu informiĝi pri la sekvoj de tiu rezolucio? La kialo, ke la Esperanto-movado grandiĝis estas ĝuste, ke ĝi provis mildigi la antagonismon inter gentoj, kaj la ĉefa identigilo de la gentoj estas la lingvo. Oni ne supozu, ke la nuntempa terorismo ne havas lingvan rilaton. David Cameron kiel brita ĉefministro parte kulpigis la fakton, ke iuj islamaj patrinoj loĝantaj en Britio ne scipovas la anglan lingvon. Mi mem tute ne kredas tion, sed tiu ekzemplo montras, kiel la "abomenindaj krimuloj" ekspluatas eĉ lingvajn diferencojn kiam ili devas eĉ inventi la aferon.

Zamenhof plene subtenus la rezoluciproponon.

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-08-18 10:19
Kara Ian Fantom. Zamenhof mortis antau 100 jaroj.
Antau la unua mondmilito Zamenhof neniam lau mia scio proponis rezolucion kontrau la militpreparoj
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-08-28 18:41
Interesa kaj utila ekdebato pri rezolucioj de la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Ĉu daŭrigu ilin, ĉu ĉesigu? Ĉu rilatigi tiujn rezoluciojn nur al Esperanto, aŭ ĉu pli ĝenerale al aliaj lingvoj, aŭ ĉu eĉ ankoraŭ pli generale al politikaj aferoj? Ian Fantom bone verkis kaj klarigis, kaj la opinioj de Jose Antonio Vergara kaj Miroslav Malovec bone atentindas. Tamen ankaŭ bonus iam aŭdi la opinion de Komitatano Z (Ondo de Esperanto), kaj speciale tiujn de aliaj homoj kiuj planis kaj verkis en la mondo de tiuj rezolucioj. Miaflanke, mi kredas, ke indus pristudi la postan DISKONIGADO-SISTEMON de la rezolucioj. Ĉu la rezolucioj iras al la tirkestoj de oficejo en Roterdamo, aŭ ĉu ili iras, per telefonoj, per leteroj, per personaj kontaktoj, al la ne-esperantistaj homoj kiuj poste povas reale reagi. Vortumado-sistemo de UEA ofte sufiĉe bone funkcias, sed UEA tro lamas rilate ekterajn ago-sistemojn, almenaŭ tion mi suspektas rilate rezoluciojn.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-08-28 20:01
Ni estas katenitaj de sistemoj kaj simboloj de antaŭ jarcento. Kongresa rezolucio simple estas simbola formalaĵo por marki la finon de la Kongreso, kaj por doni impreson ke oni cerbumis pri gravaj temoj. Kiu povas eĉ memori kion diris la kongresa rezolucio de 2015, sen serĉado en la arĥivoj?

Pli utilus fini kongreson per konkreta plano. Tio estas, "Ni dum la venonta jaro faros ____. La homoj kiuj okupiĝos pri ____ estas X, Y, kaj Z. UEA donos sumon de _____ eŭroj por subteni la projekton. Ni raportos ĉiun trian monaton pri atingoj kaj progreso."

Sen specifa projekto, specifaj homoj, sufiĉe da mono, kaj kontrol-proceduro, nenio okazos.