Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / iafantomo / Arĥitektoj uzas Esperanton

Arĥitektoj uzas Esperanton

de Ian Fantom Laste modifita: 2014-06-06 19:20
Grupo de Arĥitektoj kaj Inĝenieroj bazita en Usono publikigis por la unua fojo unu el siaj videoj kun Esperantaj subtitoloj.
Arĥitektoj uzas Esperanton

Norda Turo Eksplodanta

La video, kiu daŭras kvin minutojn, analizas la kolapson de la Norda Turo de la Monda Komerca Centro, kun fizikista komentario. Tiu estas unu el la plej lastatempaj aldonoj al kolekto de 711 videoj en 29 lingvoj celitaj al publika informado ĝis nun publikigitaj de la grupo 'Architects and Engineers for 9/11 Truth' [Arĥitektoj kaj Inĝenieroj por la Vero de 9-11], kiu vokas por publika enketo (http://ae911truth.org).

Kiam mi proponis min por aliĝi al ilia tradukteamo por Esperanto, la gvidanto, Wibren Visser, entuziasmis, dirante, ke li antaŭe ne pripensis Esperanton. Lingvaj reviziantoj estas Renato Corsetti (Italio), Johan Derks (Nederlando / Serbio), kaj José Mário Marques (Brazilo). La video titoliĝas 'North Tower Exploding by David Chandler – Esperanto', kaj ĝi troveblas ĉe: https://www.youtube.com/watch?v=Whb1rIAq9ME. La aliaj filmetoj en la serio spekteblas cxe: https://www.youtube.com/user/ae911truth/videos.