Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gloro / La 27-a Komuna Seminario(KS) en Jokohamo, Japanio

La 27-a Komuna Seminario(KS) en Jokohamo, Japanio

de Song Ho-young Laste modifita: 2008-08-16 23:39
La 27-a Komuna Seminario(KS) en Jokohamo, Japanio(12/27~29, 2008)
La 27-a Komuna Seminario(KS) en Jokohamo, Japanio

Gejunuloj de Japana Esperanto-Junularo

La 27-a Komuna Seminario(http://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_Seminario), ĉefa junulara esperantista evento en Azio, okazos ekde la 27-a ĝis la 29-a de decembro en 2008 en Jokohamo, Japanio. Japana Esperanto-Junularo, ĉi jara seminaria organizo, publikigis ĝian okazigon kun la temo "Ekologio en nia ĉiutaga vivo" ĉefe al UEA, TEJO, KAEM, Korea Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. La seminaria loko estis ŝanĝita de Ĉiba al Jokohamo, pli detale al la Junulara gastejo "Yokohama Bayside Hostel"(http://www.jyh.or.jp/english/kanto/kanagawa/index.html) Komuna Seminario estas ĉiujare aranĝata alterne de Korea Esperanto Junularo, Japana Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. Ankaŭ esperantistoj el kromaj landoj rajtas aliĝi kaj peti laŭvole gvidi programon. Pli da informoj troveblas ĉe http://www.jej.jp/ks/index.html.