La 27-a Komuna Seminario(KS) 2008
La 27-a Komuna Seminario(KS), Jokohamo, Japanio(12/27~29, 2008)
| Kio | |
|---|---|
| Kiam |
2008-12-27 14:00
ĝis 2008-12-29 14:00 |
| Kie | Junulara gastejo "Yokohama Bayside Hostel" en Jokohamo, Japanio |
| Nomo | Japana Esperanto-Junularo |
| Kontakta retadreso | jej_kontakto@yahoogroups.jp |
| Aldonu eventon en la kalendaron. |
|
La 27-a Komuna Seminario(http://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_Seminario), ĉefa junulara esperantista evento en Azio, okazos ekde la 27-a ĝis la 29-a de decembro en 2008 en Jokohamo, Japanio. Japana Esperanto-Junularo, ĉi jara seminaria organizo, publikigis ĝian okazigon kun la temo "Ekologio en nia ĉiutaga vivo" ĉefe al UEA, TEJO, KAEM, Korea Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. La seminaria loko estis ŝanĝita de Ĉiba al Jokohamo, pli detale al la Junulara gastejo "Yokohama Bayside Hostel"(http://www.jyh.or.jp/english/kanto/kanagawa/index.html)
Komuna Seminario estas ĉiujare aranĝata alterne de Korea Esperanto Junularo, Japana Esperanto-Junularo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio. Ankaŭ esperantistoj el kromaj landoj rajtas aliĝi kaj peti laŭvole gvidi programon. Pli da informoj troveblas ĉe http://www.jej.jp/ks/index.html.