Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Josip Pleadin Retrovita la kabaredo de Ĥoĥlov

Retrovita la kabaredo de Ĥoĥlov

by Josip Pleadin Laste modifita: 2010-07-08 19:51

Laŭ aserto de literaturaj fakuloj la fama rusa Esperanto-verkisto Nikolao Ĥoĥlov estis verkinta "Verdan kabaredon" kiu perdiĝis. Per esploroj de la historia materialo troviĝanta en Dokumenta Esperanto-Centro en Kroatio, la kabaredo titolita "Verda rido" estas retrovita.

Retrovita la kabaredo de Ĥoĥlov

Verda rido

La aserton pri ekzisto kaj perdiĝo de "Verda kabaredo" verkita de Nikolao Ĥoĥlov, lanĉis la akademiano Ivo Rotkvić en sia intervjuo donita al Emilija Lapenna en la jaro 1965, kaj aperinta en "Kajeroj" de Jugoslavia Esperanto-Instituto. Ĉar ĉiuj esplorantoj de la biografio de Ĥoĥlov ĉerpis la detalojn el tiu intervjuo, longe regis la opinio, ke la kabaredo senrevene perdiĝis.

Kiom malpravis Rotkvić, montriĝis komence de 2010, kiam inter la historia materialo troviĝanta en Dokumenta Esperanto-Centro estis trovita la kabaredo titolita "Verda rido". Temis do pri tiu teksto, kiun Ĥoĥlov verkis por la Unua sudslava Esperanto-kongreso okazinta en Zagrebo en 1923.

La verko havas tute movadecan karakteron, kaj do ne povas esti konsiderata arta verko, sed el la historia vidpunkto estas grave ke ĝi estas retrovita. Kune kun la enkonduko pri Ĥoĥlov verkita de Josip Pleadin, kaj kun pluraj piednotoj kiuj klarigas la historian fonon de tiu verko, ĝi estas eldonita kiel 36-paĝa broŝuro.

Agoj pri dokumento

Mi antaughuas legi ghin!

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-06-27 20:47
amike
Istvan Ertl