Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / SUNKOMPANIO EN LOME KOMENCE DE 2012

SUNKOMPANIO EN LOME KOMENCE DE 2012

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-02-13 23:24
SUNKOMPANIO konsistas el francoj laborantaj en propra farmdomo sude de Francio en la vilagho Arrout. La chefaj agantoj estas Evelyne, Jean-Pierre, Francoise kaj Bergere. De 2004 ghis nun la homoj chiun duan jaron vizitas Togolandon. Dum la unua vizito de januaro 2004 decidighis pri kontribuo en la vivo de Instituto Zamenhof, dum tiu de januaro 2012, pripensighis pri la estonteco de la instituto. Kion celas la kvaropo, tio estas helpo al homoj en evolulandoj ke ankau ili havu viveblan vivonKaj ankau Esperanto havas gravan lokon en ilia koro kaj por tio ili ja trovas ege necesa la memsufichon de afrikaj esperantistoj. Tial iliaj klopodoj koncernas subtenon de afrikaj esperantistoj, ke ili mem klopodu iam preni chion en propraj manoj. Divastigi Esperanton kaj samtempe havi projektojn, kiuj ebligos al afrikaj esperantistoj finance zorgi pri Esperanto. Tiel resumighas ilia agado kaj pri tio ili regule parolas kun esperantistoj afrikaj, kaj precipe togolandaj. Dum sia restado lasta en Lome, de la 27a de januaro ghis la 10a de februaro 2012, ili kunvenis kun esperantistoj, viziti aliajn kaj pasigis plenan tagon en Instituto Zamenhof.
SUNKOMPANIO EN LOME KOMENCE DE 2012

Sunkompanianoj en klaschambro de Instituto Zamenhof. De dekstre maldekstren : Françoise, Evelyne, Bergère kaj Jean-Pierre kun la Togolandanino Aicha

La vojagho 2012 de Sunkompanio kondukis la homojn unue al Burkino. Tie chi ili vizitis projekton pri agrokulturo, kiun starigis francaj geedzoj. Evelyne, Jean-Pierre, Françoise kaj Bergère decidis semi la Esperantan grenon en tiu chi loko. Tial ili venigis esperantistojn Togolandajn por kontribui. La togolandaj esperantistoj iris tien por instrui Esperanton, sed samtempe malkvori la projektojn de ORANGE Blue Afrique, de kiu ili povos inspirighi por helpi al la  movadon ne nur togolanda sed ankau tutafrika per starigo de mondonaj aferoj ebligantaj memsufichecon financa de Afrika Agado. La kurso Esperanta komencighis, kaj la togolandanoj sub la gvido de ADJE Adjevi poste daurigos la laborojn ghis tieaj homoj transprenos la instruadon de Esperanto. Montrighis, ke unu el la novaj esperantistoj povos viziti Togolandon kaj tiam spertighi en Instituto Zamenhof pri Esperanto. La sunkompani-anoj devis alveni al Lome la 27an de januaro, pasiginte tagojn en Kante, urbeto en la norda parto de Togolando, kie ili vizitis sian amikon AKANTO, kiun ili subtenas en starigo de agrokulkturaj projektoj.  La vojagho finfine venigis ilin al Lome, kie senpacience atendadis ilin la laborantoj de Instituto Zamenhof.

Dum sia dusemajna restado en Lome, la homoj  de Sunkompanio kunvenis kvinfoje kun la administranto GBEGLO Koffi  de Instituto Zamenhof, antau ol ili pasigis la 8an tagon tutan en la instituto. La lasta renkontigho kun GBEGLO Koffi okazis dum ilia lasta nokto en Lome. Komuna kunmangho ebligis paroli ankau pri gravaj aferoj. Kio notindas en la diversaj kunvenoj ?

La disvastigo de Esperanto en paca etoso estas tre grava al Sunkompanio. Notinte konflikton inter esperantistoj, ili tute volas, ke tiaj malaperu. Unu el tiaj estas la iama malbona rilato inter UEA-gvidantoj kaj GBEGLO Koffi. Evelyne, Jean-Pierre, Francoise kaj Bergere ege ghojis audi de GBEGLO Koffi, ke li jam chesis ion diri pri tio, kaj chiel klopodas ke paco estu inter chiuj. Liaj klopodoj koncernas ankau togolandajn esperantistojn, kiuj devas unuighi. Chiuj kunvenantoj konsentis pri tio kaj necesas trovi rimedon por atingi tion. Montrighis, ke chio dependas de la volo de la esperantistoj, se vere ili agadas por Esperanto. Kiuj vere agadas por Esperanto, tiuj tute ne vidas konflikton inter Togolandaj Esperantistoj, char la problemo nun en la movado togolanda koncernas ne Esperanton, sed laboron en Instituto Zamenhof.

Kiam estis malfermighonta Instituto Zamenhof, ties inciatintoj pensis, ke preskau nur Esperantistoj laboros en ghi. Ech se neesperantistoj eklaboru tie, tiuj devas lerni Esperanton. Chio komencighis  bone tiel sed ne tute. Jam che feriaj kursoj de augusto 2004 montrighis, ke oni devas disigi la aferojn : uzi Esperanton kaj labori en Instituto Zamenhof. Homoj shajne intermiksadas la aferojn. Jen do esperantistoj, kiuj ech ne kapablas instrui, depostulas rajton :"Mi jam rajtas instrui  tie chi. Mi tute ne akceptas, ke oni surtretu miajn rajtojn. Chu mi ne estas esperantisto kaj tial rajtas instrui en la lernejo de Esperanto ?"Amasoj de tiaj aferoj okazis.

En Instituto ekinstruis Esperantistoj. Dum iuj malbone laboris, aliaj perfortadis lernantinojn. Chiujn admonadis la gvidantaro de IZo. Dum iuj sanghighis, aliaj pluiris en la netolerata vojo. Finfine ili eksighis de IZo. Dum tiuj chi devas rekoni sian eraron kaj ghin korekti, tiuj farighis kontraulaborantoj de Instituto Zamenhof kaj tiel disdiras, ke ili neniam plu uzos Esperanton. Chu ili vere estas Esperantistoj ? Se tiaj chi ili estas, ili devus daurigi sian Esperantan laboron, ech ne laborante en Instituto Zamenhof. Aliaj esperantistoj tiel izolighis de la landa asocio, char ili volas havi postenon. Tial la kunveno kun SUNKOMPNIO malkashigis du aferojn vere disigendajn : Esperanto unuflanke, kaj vivteno aliflanke. Oni ne intermsiksu la laboron en Instituto Zamenhof kaj Esperanton. Feliche, kiuj tiel miksas la aferojn, tiuj ne nur en Esperantujo tiel kondutas, sed ankau ekster ghi. Iuj el tiuj homoj estas eternaj komencantoj. Kion vere faru togolandaj esperantistoj por klarigi chion ?

La diversaj intervenoj dum la kunvenoj montris, ke ronda tablo riparos ion. Esperantistoj togolandaj sidu che sama tablo por diskuti. Tion chi subtenas GBEGLO Koffi, char tiam oni malkovros la veron chirkau chio. Bedaurinde,pri tiu chi vojo preskau ne konsentis ADJE ADjevi. Tuj sekvis alia propono de GBEGLO Koffi :"Chiu izolighinta Esperantisto, kiu vere deziras labori por Esperanto, klopodu havu chirkau si E-grupon. Tiel, iam kiam okazos la ronda tablo inter la gvidantoj, tuj chiuj esperantistoj de la grupo unuighos. La klopodo okazos tiel kaj post du jaroj oni bilancos. Klaras la sunkompani-anoj ege klopodas por la disvastigo de Esperanto, kio montrighas en pliaj iliaj proponoj.

Sunkompanio diris :"Instituto Zamenhof kondutu kiel lumturo kaj tiel lumigos chiujn chirkaue? Ghi tute ne intervenu en la internan vivon de la homoj, sed nur chion faru por helpi chiujn en la disvastigado de Esperanto". Tion chi la  administranto de IZo tute ne povas rifuzi, char tiel jam agadas IZo en sia alo ACE (Afrika Centro Esperantista). Ghi do daurigos tiel. Sunkompanio devis aldoni ion :"Necesas havi projekton mondonan chirkau IZo, kio ebligos ghian funkciadon estontan senprobleman. Alia afero temas pri la eks-gelernantoj de IZo. Ili havu rolon en la funkciado de IZo. Tiu chi rolo helpos kaj ilin kaj la lernejon. Starigo de asocio de ekslernantoj estas necesa. La celo de la asocio estas daurigi la lernadon kaj instruadon de Esperanto, helpi en la vivo de la lernejo, kaj ankau funkciigi solidarecon inter la membroj. Tiuj chi povas havi diversajn projektojn, entreprenojn kaj aliajn aferojn mondonajn, kiuj vivtenu ilin kaj ankau la lernejon". Rigardante la vizaghojn de la sun
kompanianoj dum ili parolas, oni malkovras kiom seriozaj, zorgoplenaj ili estas por la disvastigo de Esperanto, kaj kiom ili taskas al si kontribui en tio per siaj liliputaj rimedoj. Char ili trovas, ke Instituto Zamenhof havas gravan rolon en tio, ili do estis en tiu loko la 8an de februaro 2012.

La 8an de februaro 2012 estas tute aparta tago en la vivo de Instituto Zamenhof. Jam je la oka horo Evelyne, Jean-Pierre, Françoise kaj Bergère estis en la lernejo. Ili vizitis chiujn klasojn kaj salutis la gelernantojn. Poste ili devis cheesti kursojn. Unue estis la klaso de la infanetoj 3/4-jaraj. Poste ili sekvis kursojn Esperantan kaj informadikan, antau ol rigardi aliajn kursojn. Fine de la mateno ili parolis antau la gelernantoj de la tria kaj kvara klasoj kolektighantaj en unu klaschambro. Estis vera diskuto-rondo. Demandoj kaj respondoj iradis de chiuj flankoj. Gelernantoj de IZo shatus scii pri la vivo  en franciaj lernejoj, deziras viziti Francion kaj pasigi kelkajn tagojn en la farmdomo de Sunkompanio.Dum tiu chi renkontigho, la gefrancoj transdonis donacojn al Instituto Zamenhof, el kiuj estas ankau KD-, kiuj Vinilkosmo donacis al la instituto.  Kaj devis okazi kunmangho.

Intervjuo kun la administranto kondikis al la tagmangho. GBEGLO Koffi paroletis pri la starigo de IZo kaj ties evoluo de la komenco ghis nun. Li menciis la helpojn diversajn kaj aparte tiujn de Evelyne, Jean-Pierre kaj Françoise, kiuj vizitinte Togolandon en januaro 2004, decidis fondi asocion, kiu kontribuu en la vivo de la lernejo tiam konstruata. Char pezis la movoj en la mateno, necesis atingi la manghlokon por rehavi forton.

Ge-instruistoj de IZo kaj aliaj ties laborantoj kunighis kun gepatroj de gelernantoj de IZo por akcepti la francajn geamikojn. En vere frata etoso okazis chio. Kiam chiuj ventroj estis plenaj, rekomencighis la laboroj.
Sunkompanio devis malkashi sian ideon al chiuj. Temas pri la proponoj supre menciitaj pri la disvastigo de Esperanto, starigado de projekto kaj la rolo de IZo en la E-movado. El interveno de instruistoj oni notas la aprobon de chiuj proponoj kaj ankau peton havi en IZo flegejon, autobuseton kaj ankau komputilon en chiu klaschambro. Sunkompanio pretas chiel helpi IZ-on kiom ghi povas, kion ghi chiam deklaras. Tion chi rekonas la gvidantoj de IZo, kiuj chiam pro tio dankas ilin. Ankau gerlernantoj de IZo siamaniere dankis per prezento de teatrajheto kaj dancoj diversaj. Ho jes! Okazis alia prezento.

Instituto Zamenhof estas la nura privata lernejo kiu nun ludas THOUKBALL (chukbalo) en Togolando. Ghi komencis tion jam en 2010 kaj informis chiujn pri tio. Vere la ludo estas ne tute konata. Tial gelernantoj de IZo decidis ghin prezenti al Sunkompanio. Okazis matcho, kiun spektis la francoj. Estis en la tagmezo. Je chirkau la 17a horo finighis la  ludo, kio kondukis niajn geamikojn al cheesto de kurso por plenkreskuloj en la vespero.

Estas du klasoj por la gepatroj de la gelernantoj de IZo, kiuj deziras lerni legi kaj skribi. Multaj homoj estas analfabetaj en Afriko kaj aparte en Togolando. Char la sukceso de la gelernantoj dependas ankau de la zorgoj de la gepatroj, Instituto Zamenhof trovas, ke alfabetigo de tiuj homoj estas tre necesa. Tial ghi malfermis kursojn por la gepatroj. La sunkompanianoj sekvis la kurson en ambau klasoj unua kaj dua. Chie la gelernantoj montris sian ghojon lerni. Fine de la kursoj la gastoj ne kashis sian impreson "estas kortushe vidi tiujn virinojn tre motivigitajn por la kurso. Post laborplena tago, ili forlasis la gefilojn kaj la domon jam lacaj por dedichi sin al plia afero, lernado. Tio vere estas emociiga". Tiu chi kurso finigis la viziton en IZo, sed la postan tagon GBEGLO Koffi devis pasigi plian tagon kun Sunkompanio.

Je chirkau la 19a horo Koffi alvenis al la strando, kiam jam estis Sunkompanio kaj togolandanoj. Estisl la lasta tago kun la gefrancoj pasigas kun togolandanoj en februaro 2012. Estis manghoj, trinkajhoj, sed ankau interparoloj vere gravaj. Transdoninte al la gefrancoj albumon da fotoj pri la vizito al izo en la pasinta tago, s-ro Koffi konversaciis kun ili. Dum chiuj miris pri la rapideco en la farado de la albumo, Koffi klarigis kiel TIETo-stabo planis chion. Poste Evelyne intershanghis vortojn kun Koffi pri religioj, FUKRo kaj homa disvolvigho. La vortoj de Françoise kaj Bergère montris la gravan rolon de tiu chi en la varbado de subtenantoj de IZo :"Almenau unufoje en la monato, Bergère vizitas publikan placon kaj parolas pri Instituto Zamenhof. Inter la auskultantoj estas kaj simpatiantoj kaj kontrauuloj".Tamen Bergère tute ne senkuraghigas kaj plufaras sian laboron, kiun shi tre shatas.
Jean-Pierre tute ne forgesas sian proponon pri lumtureco de IZo. Montrighas, ke chie Sunkompanio memoras IZon, kiun ghi chiel subtenas, ke siavice ghi pli bone zorgu pri Esperantaj aferoj.

Finighis la vizito de Sunkompanio en februaro 2012 en Togolando, sed nun maturighas la diversaj ideoj naskighintaj. Kio tre gravas en la konduto de tiuj homoj, tion saghuloj siamaniere esprimas tiel. "Kio vi estas, tion vi uzu por la bono de la homaro". Kiu estas malricha, tiu uzu siajn malrichajhojn por helpi la aliajn homojn. Same faru ankau richuloj per siaj richajhoj, saghuloj per siaj saghajhoj, malsaghuloj per siaj malasaghajhoj, frenezuloj per siaj frenezajhoj, ktp. Jes, ankau murdistoj uzu sian murdistecon por helpi la homaron. Sunkompanio konsistas el tre modestaj homoj, kiuj uzas siajn modestajhojn por subteni la homaron. La listo de ghiaj subtenatoj estas nun longa. Dank'al ili homoj atingas tion, kion ili deziras. Ilia klopodaro por Esperanto estas tre escepta same kiel tiu de Hans BAKKER. Jean-Pierre kaj Evelyne chiam parolas pri la sendependeco de Afrika Agado. Tiu chi ne dependu chiam de la ekstero. Tial ili proponas kaj subtenas diversajn projektojn/entreprenojn en
kiuj estu/laboru esperantistoj kiuj pere de  tio kontribuu finance al Esperantaj aferoj. Dankindaj sunkompanianoj estu, sed kion ni la aliaj homoj faru, tio estas imiti ilin, ke kune ni subtenu nin.

Sukceson al Sunkompanio.