Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Instituto Zamenhof gajnis sian unuan pokalon

Instituto Zamenhof gajnis sian unuan pokalon

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2013-07-10 09:41
La 6-an de julio 2013, la togolanda ĉukbala federacio organizis unutagan festivalon de ĉukbalo por naŭ lernejoj en Togolando. Estis ses kluboj viraj kaj tri virinaj.
Instituto Zamenhof gajnis sian unuan pokalon

Ludantoj kaj subtenantoj de la teamo de Instituto Zamenhof

La festivalo komenciĝis je duono post la oka horo kaj finiĝis ĉirkaŭ la 15a horo kaj 14 minutoj. La malferman matĉon ludis la lernantoj de Instituto Zamenhof (IZo) kun tiuj de la lernejo ''Semence''. Estas bedaŭre, ke vi ne propraokule spektis tiun ĉi matĉon por rimarki kiel la lernantoj de IZo agrable surprizis ĉiujn spektantojn kaj instruis lecionon de tĉukbalo al ĉiuj aliaj teamoj. Indas noti kiel pere de Esperanto, la lernantoj de IZo ĉiam okupas la unuajn rangojn.

Ok minutojn post la komenco de la matĉo, per krioj kaj Esperantaj kanzonoj, kiuj kuraĝigas la ludantojn, la lernantoj de IZo enpafis 15 golojn kontraŭ 0 por ‘’Semence’’. Preskaŭ ĉiuj spektantoj, eĉ la subtenantoj de la teamo ‘’Semence’’, ekkriis dirante : « kiaj brilaj kaj talentoplenaj lernantoj ». Dum la tuta festivalo, la lernantoj de IZo konfirmis, ke nuntempe ili estas la plej bonaj ludantoj ĉukbalmedie en la togolandaj lernejoj. Sen surprizo, la lernantoj de IZo en verdaj sportvestoj gajnis la unuan ĉukbalan pokalon por la viroj, organizitan de la Togolanda Ĉukbala Federacio. Bedaŭrinde IZo ne prezentis virinan teamon, kio helpis la virinan teamon de ''Semence'' gajni ankaŭ sian unuan ĉukbalan pokalon.

Jen la kompletaj rezultoj

Estas tute 9 teamoj ĉukbalaj, en kiuj estas ses knabaj kaj tri knabinaj

Grupo 1

IZo  # SEMENCE                 32  -  04

IMPACT  #  SEMENCE       26  -   27

IZo  # IMPACT                    33 -  10

Kun du sinsekvaj venkoj, IZo (INSTITUTO ZAMENHOF) kvalifikiĝis por la finalo.

Grupo 2

BETSALEEL # NDE        9 – 28

LEGAL # BETSALEEL    25 – 23

NDE # LEGAL               22  -  24

Same kiel IZo, LEGAL en la grupo 2 dufoje venkis kaj tiel ricevis sian bileton por la finalo.


La grupo 3 koncernis nur la tri teamojn de la lernantinoj. Jen la rezultoj :

IMPACT # BETSALEEL  24 -14

BETSALEEL  #  SEMENCE  15-17

SEMENCE # IMPACT  25 – 18.

Do la virina festivalo ĉukbala estas gajnita de SEMENCE, kiu venkis siajn du matĉojn.

La finalo vira okazis inter IZo kaj LEGAL. La fina rezulto montris 45 golojn por IZo kaj 31 golojn por LEGAL. IZo do fariĝas la unua reĝo ĉukbalmedie en Togolando.

Ĝis la venonta jaro por la dua festivalo.

Raportis

Koffi D.