Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Fino de la lerneja jaro 2013-2014 en Instituto Zamenhof en Togolando

Fino de la lerneja jaro 2013-2014 en Instituto Zamenhof en Togolando

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-07-27 16:58
Ĵus finiĝis la lerneja jaro 2013-2014 en Togolando. Instituto Zamenhof povis siamaniere organizi tiun ĉi finon, ke ĝi estis tre alloga. Temas pri kvintaga evento, kiu okazis de la 14-a ĝis la 18-a de julio 2014. Diversaj ludoj, prelegoj, kunveno de la gepatroj de la gelernantoj, deklamado de poemoj, pikniko, proklamado de lernejaj rezultoj kun disdono de premioj ktp konsistigis la programon de la tagaro.
Fino de la lerneja jaro 2013-2014 en Instituto Zamenhof en Togolando

plenkreskuloj de la vespera kurso

Jam lundon la 14-an de julio okazis unuaj pilkoludoj inter la diversaj klasoj de Instituto Zamenhof. Ĉe futbalo la gelernantoj de la unua kaj dua klasoj de la duagrada nivelo venkis por la finalo, dum  ĉe ĉukbalo tiuj de la tria kaj kvara klasoj venkis. Tiel pasis la unua tago.

Frumatene de la 15a de julio 2014 gelernantoj de IZo jam plenigis la lernejon pro scivolemo. La programero de la tago estis prelego pri tri gravaj temoj:
- Kiel kondutu gelernantoj dum la ferioj ?
- kia estas la vivo en kolegio (duagrada lernejo) ?
- Orientado de la gelernantoj post la finstudo en duagrada nivelo (CEG). En kiu fako licea studi?

S-roj HUNKPORTIE Mawuena, SOSSOU Simon kaj d'ALMEIDA Kokou Selete enkondukis la temon. La gelernantoj povis kompreni kio atendas ilin la venontan jaron. Kiuj sukcesis la ekzamenon pri finstudo en unuagrada nivelo, tiuj nun multon scias pri la lernado en duagrada nivelo. La elekto de fako en liceo dependas de la kapabloj de la lernanto en la diversaj lernobjektoj. Buntajn demandojn respondis la prelegantoj, kiuj povis klarigi multon al la gelernantoj. Ne tiu ĉi prelego finigis la tagon, ĉar io alia okazis la posttagmezon.

Je la tria horo instruistoj de unuagrada nivelo ludis kontrau tiuj de la duagrada nivelo. Tiu ĉi matĉo de futbalo tre amuzis kaj la gelernantojn-spektantojn kaj la aliajn instruistojn. Chiu teamo enpafis unu golon al la alia. Tiu ĉi ludo fermis la duan tagon de la festo.

La tria tago estis iom pli enhavoriĉa. Okazis finaloj de pilkoludoj komencitaj la unuan tagon, kaj ankaŭ kunveno de la gepatroj de la gelernantoj. Je la sepa horo komenciĝis la finalo de futbalo; la teamo de la unua klaso venkis tiun de la dua klaso. Sekvis poste la finalo de ĉukbalo; venkis la temo de la tria klaso. La gelernantoj ne nur havis matĉojn tiam sed ankaŭ faris aliajn ludojn.

Estis tempo vere kredi, ke en IZo oni lernas Esperanton. Gelernantoj lerte deklamis poemojn, kantis kaj skeĉis en Esperanto. Krome, ili prezentis ankaŭ teatraĵetojn kaj diversajn dancojn. Tuj post kiam la gelernantoj forlasis la lernejon, jen venis iliaj gepatroj.

De la 17a horo ĝis la 19a la gepatroj de la gelernantoj kunvenis kun la geinstruistoj de IZo. La gepatroj konatiĝis kun la rezultoj de la diversaj ekzamenoj kaj estas informitaj pri la ekpaŝoj en lernejan jaron 2014-2015. Gepatroj kaj geinstruistoj diskutis pri temoj koncerne la konduton de la gelernantoj dum la ferioj kaj ankaŭ la preparojn por la venonta lerneja jaro 2013-2014. Tiajn informojn devis havi la gelernantoj mem la postan tagon.

Jen tago, kiu povus nomiĝi tago de rezultoj de diversaj ekzamenoj, ĉar tiam ĉiuj gelernantoj povis scii, ĉu li/ŝi sukcesas aŭ ne. La mateno estis iom frida, sed ekde de la 10a horo, IZo aŭdigis sin per la movoj de la gelernantoj. Dum krakadis muzikaparatoj, iuj gelernantoj dancis, kaj aliaj prezentis kantojn. Jes, estis tago ankaŭ de pikniko, ĉar tiam manĝoj montriĝis diversaj en la lernejo. Ne mankis trinkoj. Tiam la gelernantoj ŝajne forgesis la gravan programeron de tiu tago. Finfine aperis paperoj en manoj de geinstruistoj. La rezultoj estis proklamitaj. La procento de sukceso en ĉiuj klasoj estas  de 73 ĝis 100 %.

Unue la gelernantoj de la unuagrada nivelo sciiĝis pri sia laboro. Sekvis poste tiuj de la gelernantoj de la duagrada nivelo. Tiam okazis ankaŭ proklamo de rezultoj de Esperanto-ekzameno, kiun trapasis gelernantoj de IZo de la 23a de junio ĝis la 15a de julio. Decas aldoni, ke gelernantoj ricevis diversajn premiojn konsistantajn el lerniloj. Ho jes! Estis ankaŭ gelernantoj de la vespera kurso.

Kiam la gelernantoj de IZo jam estis for, jen iliaj gepatroj de la vespera kurso alvenis. Ili lernis tutan jaron, kaj devis scii la rezultojn de la ekzamenoj. Antaŭ ol konatiĝi kun la rezultoj, ili unue kantis, dancis, piknikis. Estis tre agrabla etoso, kiu antaŭis la proklamadon de la rezultoj. Tio okazis agrable, ĉar preskaŭ ĉiuj kandidatoj  sukcesis en la kvar klasoj de la unuagrada nivelo. La geinstruistoj ne povis ne esti kontentaj pri la laboroj faritaj. Jen do ili alproprigis al si la kvinan tagon de la tagaro.

Vendredon la 18-an de julio 2014 ĉiuj geinstruistoj de IZo estis en la lernejo je 12a horo. Venis ankaŭ la estraranoj de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj. Estis ĝuomomento, kiam tiuj ĉi prizorgantoj de IZo povis kunmanĝi, trinki kaj babili. La etoso estis tre amika, ĉar post streĉa labortempo longa, oni povis dum kelkaj horoj esti kune por festi.

Kvankam la komenco de la lerneja jaro 2013-2014 estis iom kriza, la laboroj tamen iris ne malbone en Instituto Zamenhof. La rezultoj jarfinaj montras, ke Instituto Zamenhof ĉiam sekvas la vojon, kiun ĝi strekis al si. IZo ĉiam staras inter la pintuloj dum la diversaj ekzamenoj jarfinaj. Dankindas ne nur la geinstruistoj, gelernantoj kaj ties gepatroj, sed ankaŭ kaj precipe la gvidantoj kaj subtenantoj de IZo, kies klopodoj ege kuraĝigas kaj ĝojigas ĉiujn. Dezirindas, ke tia etoso pluestu en IZo dum la venonta jaro, kiu komenciĝos kun la dekjariĝo de la lernejo. Pri tiu ĉi evento aperos baldaŭ informoj.