Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / DEKJARIGHO DE INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOALANDO

DEKJARIGHO DE INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOALANDO

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-10-08 10:13
La 13an de septembro 2004 Instituto Zamenhof malfermis siajn lernejajn pordojn al gelernantoj de la chefurbo Lome en Togolando. De tiam ghis 2014 pli ol mil gelernantoj studis kaj plu studas en la lernejo. Alvenis la 13a de septembro 2014, kiam Instituto Zamenhof dekjarighis. Io okazu por celebri la eventon. La 12-an kaj 13-an de septembro 2014 okazis festo de la dekjarigho de la Instituto ZAMENHOF. Sekvu la fimon !
DEKJARIGHO DE INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOALANDO

laborantoj kaj gvidantoj de Instituto Zamenhof

Vendredon, la 12-an de septembro dum la mateno ekde la naua horo la partoprenantoj jam alvenis kaj ekokazisla prezentajhoj.Unue,Muzikaj kaj kantataj grupoj el lernantoj de la instituto ZAMENHOF prezentis al la partoprenantoj muzikajhojn kaj kantatajhojn.  Poste sekvis prezentado de filmo kiu rilatas al la dek jaroj da ekzistado de Instituto Zamenhof.

 Posttagmeze chirkau la sesa horo okazis sur la sportotereno de Instituto ZAMENHOF futbalmatcho kiu kontraumetis la teamojn de la ekslernantoj kaj la laboristoj de Instituto ZAMENHOF. La matcho okazis bone dank’al la partopreno de la ludantoj, la cheestantaj lernantoj kaj amikoj de la instituto. Tiun vendredon vespere fine de la matcho la ludintoj povis kuntrinki.

Sabaton, la 13-an de septembro 2014 pluokazis   la festo de dekajarigho de la instituto. Tiun sabaton jam chirkau la naua horo matene  kvar lernantinoj kaj amikinoj de Instituto ZAMENHOF bonvenigis kaj sidigis la gastojn. Je la deka horo matene komencighis la ceremonioj gvidataj de sinjoroj Dzifa GBEGLO kaj Didier AGBOLO kun la muzikaj, hhoraj kaj kantataj prezentajhoj. Poste la direktoro de la instituto ZAMENHOF Alfred HUNKPORTIE kaj la reprezentanto de la ekslernantoj de la instituto Tete AYENA prezentis siajn paroladojn. Sekve, kelkaj lernantoj de Instituto ZAMENHOF deklamis poemojn esperantlingvajn kaj franclingvajn. Sekvis la prezentado de la parolado de la reprezentantoj de UFEPLAT (Federacio de Fondintoj de Privataj lernejoj en Togolando) kaj de la asocio de la gepatroj de la gelernantoj de La instituto. Poste, kantisto speciale invitita prezentis muzikajhojn al la cheestantoj. Sekvis la legado de la diversaj leteroj kiujn ricevis Instituto ZAMENHOF de multaj alilandaj amikoj. Post tio Sinjoro Markus ATTAGLO prezentis la historion de 2004 ghis 2014 de la Instituto.  Sekve okazis inlerludo konsistanta el  danko kun seghoj, kaj de balonoshveligado. Poste sinjoro SAGBADJELOU prezentis la esperantalingvo kun disdonado de bazaj kursoj pri esperanto. Poste la partoprenantoj de la libertempaj esperantokursoj kiuj okazis de la 4-a ghis la 29-a de augusto 2014 ricevis siajn premiojn kajatestilojn. Sekvis surprizamomento. 

La surprizo estis la malkasho de granda foto sur kiu trovighas kvar generacioj de gelernantoj de IZO kiuj sukcesis je 100% la jarfinajn ekzamenojn danke al la instruisto ALATE Adjewoda. La programeron gvidis s-ro GBEGLO Koffi, kiu transdonis la foton al s-ro ALATE. La etoso estis tiom emocia, ke interludo devis okazi por trankviligi chiujn, antau ol venis la tempo por manghi.

 Okazis panomanghado kaj akvotrinkado. Chirkau la 14a horo la gastoj de la ceremonioj profitis por vere plenigi siajn ventrojn per buntaj mangghajhoj.  Chio finighis per diversaj grupfotigho.

Instituto Zamenhof nun strebas al sia dudekjarigho. La unuaj dek jaroj sukcese pasis danke al senlacaj laboroj de Hans  kaj Ans BAKKER, Nelly kaj Alexander HOLEVITCH, Evelyne ROTELINI kun la asocio UNE ECOLE AU TOGO, La asocio TIETO kun ATTIOGBE-AGBEMADON B. MENSAH, SAGBADJELOU Kokou, GBEGLO Koffi kaj DOUMEGNON Koffi. Decas aldoni, ke la organizadon de la festo kunordigis DOUMEGNON Koffi, dum la superrigardado taskighis al GBEGLO Koffi. Esperindas, ke tiu chi teamo plugvidos la lernejon ghis alia jubileo.

Raportis Dzifa GBEGLO