Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Kursoj kaj ekzamenoj de TIETo de junio ghis augusto :novbakitoj kaj novaj instruontoj

Kursoj kaj ekzamenoj de TIETo de junio ghis augusto :novbakitoj kaj novaj instruontoj

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-08-31 14:34
De junio ghis augusto 2011, TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) organizis kursojn kaj ekzamenojn.
Kursoj kaj ekzamenoj de TIETo de junio ghis augusto :novbakitoj kaj novaj instruontoj

Kandidatoj dum la ekzameno A de TIETo


De junio ghis augusto 2011 TIETo organizis kursojn kaj ekzamenojn.

Kursoj
-------
la unua okazis en la urbeto Wogba de la 4-a de junio ghis la 25-a de julio 2011 . Ghin gvidis s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah, SAGBADJELOU Kokou, KOSSI Logossou, AMAKOE Paul kaj AGBO Somenou.
Estis entute dek gelernantoj. kvankam la kurso estis por komencantoj, ghin uzis TIETo por trejni instruistojn. Tiel s-roj Mensah kaj Kokou povis gvidi la instrupashojn de la aliaj.

la dua kurso okazis en Instituto Zamenhof en Lome de la 18a julio ghis la 19a de augusto 2011.
Estis kursoj por komencantoj kaj alia por progresantoj. La kursgvidantoj estis s-roj AGBOLO Apelete Didier, ATTAGLO kokou Evienyeame kaj DOUMEGNON Koffi. Por superrigardis-ro GBEGLO apude  estis. Lernis 15 komencantoj kaj 10 progresantoj.

Ekzamenoj
----------
Okazis ekzamenoj du diversaj

a) Ekzameno baza de TIETo
Unua okazis en Lome la 18an de augusto 2011  kun kvar kandidatoj. Du sukcesis che la antautestoj kaj devis daurigi ghis la fino kun tre bona rezulto. Ekzamenis s-ro DOUMEGNON Koffi kaj AGBOLO Didier
Dua ekzameno okazis en la urbeto Wogba la 20-an de augusto 2011. S-roj DOUMEGNON Koffi kaj GBEGLO Dzifa ekzamenis ok kandidatojn kun la helpo de s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah kaj SAGBADJELOU Kokou. Chiuj ok kandidatoj sukcesis la antauteston. Tra la skriba kaj parola partoj povis resti fine kvar kiel sukcesintoj.

b)Elementa ekzameno de ILEI/UEA
De la 18 ghis la 22a okazis la ekzamenoj posttagmeze. Ses kandidatoj sukcese trapasis la antauteston. la skriba parto ebligis nur al du daurigi ghis la parola parto. Finfine ambau sukcesis kun kontentiga rezulto.
Ekzamenis s-roj DOUMEGNON Koffi, SAGBADJELOU kokou kaj GBEGLO koffi (prezidanto de LEK).


Kompilis GBEGLO koffi el la raportoj de ATTIOGBE-AGBEMADON Mensah,DOUMEGNON Koffi,  AGBOLO Apelete kaj GBEGLO Dzifa.