Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / ZAMENHOF MEM EKZAMENIGHIS ANSTATAU LA GELERNANTOJ

ZAMENHOF MEM EKZAMENIGHIS ANSTATAU LA GELERNANTOJ

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-05-10 23:26
De la 2-a ghis la 6-a de majo gelernantoj de Instituto Zamenhof trapasis provekzamenojn. Estis unu por la gelernantoj de la lasta klaso de la elementa nivelo, kaj alia por la gelernantoj de la lasta klaso de la duagrada nivelo. Che ambau ekzamenoj Instituto Zamenhof havas la plej altan procentajhon : 100% che la gelernantoj de la elementa nivelo, dum 70,59 % che tiuj de la duagrada nivelo. Kial nur Instituto Zamenhof chiam staras en la unua vico ? Dum esperantistoj serchos la respondojn aliloke, estroj de la lernejoj, kun kiuj Instituto Zamenhof trapasis la provekzamenojn, elpensas diversajn respondojn. La plej grava el tiuj chi respondoj estas :"Certe Zamenhof mem faris la taskojn anstatau la gelernantoj". Chu tio povus esti vera ?
ZAMENHOF MEM EKZAMENIGHIS ANSTATAU LA GELERNANTOJ

Geinstruistoj de la elementa nivelo de Instituto Zamenhof en la chefurbo Lome de Togolando


 Chiu esperantisto vera povas iomete analizi sian labortagon. Krom multo jam farata kun neesperantistoj aldonighas la esperantaj taskoj, kiuj estas ege abundaj. Estas memorinda ankau la laborado de Zamenhof mem. Tia sinteno estas en chiu  vera esperantisto. Char ankau gelernantoj de Instituto Zamenhof estas esperantistoj, jen ili strebas al tiu troa laborado. La rezultoj aperas che la ekzamenoj provaj au  veraj. Nun aperu la rezultoj de la provekzamenoj jhus okazintaj.

 

 Entute dek ses elementaj lernejoj kunighis por fari la ekzamenojn. El 382 kandidatoj sukcesis 171 kun 44,76%.

 La lernejo EPP Denouvime A havas 6 sukcesintojn el 50 kandidatoj kun 12%. El 49 kandidatoj de EPP Denouvieme B sukcesis 1 kun la procentajho de 2,04%. La lernejo Providence Divine prezentis 45 kandidatojn, el kiuj 35 sukcesis kun 77,77 %. La procentajho de sukceso che la lernejo Modestie I estas 50 %, kio signifas, ke 12 kandidatoj sukcesis el 24. La sukceso che la lernejo Modestie II estas pli granda, char 16 kandidatoj sukcesis el 23 kun la procentajho de 59 %. La lernejo La Victoire havis 7 kandidatojn el kiuj 4 sukcesis kun la procentajho 57,14%. Che la lernejo La Reference estas 5 sukcesintoj el  13, kio montras 38,46%. Unu kandidato el 5 sukcesis en la lernejo Ste Bakkita kun la procentajho 20 %. La lernejo St Bernard prezentis 20 kandidatojn, el kiuj 11 sukcesis, kio ekvivalentas la procentajhon 55 %. La lernejo Aurore havas tri sukcesintojn el  dek ses, kio estas 18,75%. El la 34 kandidatoj de la lernejo SAVOIR sukcesis 16 kun la procentajho de 47,05 %. Tri kandidatoj sukcesis el 10 por la lernejo Eveil, kio estas 30 %. El 29 kandidatoj de la lernejo Montesquieu sukcesis 13 kun la procentajho 44,82 %. Robert Excellent havis  16 kandidatojn, sed sukcesis nur 2, kio reprezentas 12,08 %. La lernejo EPL Evengelique prezentis 15 kandidatojn, el kiuj 9 sukcesis kun 60 %. Laste aperis Instituto Zamenhof, kaj chiuj povas tuj diveni la procentajhon chiaman. Sciindas, ke chiuj 34 kandadidatoj ne malsukcesis. Chu ne estas 100 % ?  Ho jes, tion vi jam scias. Bonege ! Nun kio pri la granduloj en la duagrada nivelo ?

 

 Estis 349 kandidatoj el 9 lernejoj. La procentajho de sukceso estas 25,50 %, kio montras, ke 89 kandidatoj sukcesis el 349. Kiom da sukcesintoj el chiu lernejo, tion montras subaj vortoj.

 40 gelernantoj de la lernejo ADODO ekzamenighis, sed 10 sukcesis kun la procentajho de 25%. La lernejo La Providence  prezentis 50 kandidatojn, sed 4 sukcesis, kio estas 8%. El 25 kandidatoj de Middas sukcesis 11 kun 44%. la lernejo PARI sukcesigis 7 kandidatojn el 41 kun procentajho de 17,07 %. En la lernejo MON DEVOIR estis 10 sukcesoj el 52, kio reprezentas 19,25 %. La nombro de kandidatoj en Montesquieu estis 38, el kiuj 2 sukcesis kun la procentajho 5,26 %. 19 kandidatoj de ST Cyriaque sukcesis el 58 kun 32,79 %. Alia lernejo estas Don de Dieu, kiu prezentis 11 kandidatojn kaj trovis 2 sukcesintojn kun 18,18 %. Kaj laste venis Instituto Zamenhof (IZo) kun siaj 24 sukcesintoj el 34 : pli ol la duono sukcesis kun 70,59 %, sed pli ol tiom  (precize 100 %) celas IZo, kaj ghuste tie chi estas la kulpo de la lernejo.

 
Che la proklamado de la rezultoj instruistoj de aliaj lernejoj chiam demandas chu plu IZo estas antau chiuj. Chiu elpensas ion ajn pri la lernejoj :"Temas pri la lernejo kiu rifuzas pagi kotizon de inspektoroj...". La gvidantoj de IZo fakte rifuzas plenigi poshon de inspektoroj el tio, kion tiuj chi ne rajtas ricevi. La shtato devus helpi la privatajn lernejojn. Tion ghi ja faras, kaj jen inspektoroj salajrataj de la shtato postulas kroman pagon de la privataj lernejoj. Tion IZo ne tute pagas. Kiuj tre komprenas kaj aprezas tiun chi konduton de IZo, kaj tamen volas nomi rabia la hundon,  ankau tiuj asertas ion alian :"Iuj spiritoj estas en IZo, kaj tiujn gvidas la homo, kies nomon portas la lernejo. Certe dum la ekzamenoj, Zamenhof, helpe de la spiritoj eniris la kandidatojn de IZo, kaj laboras anstatau ili". Nur elpensajhoj tiomas por jughi la lernejon, kaj da tiaj ankau gvidantoj de IZo havas. Vere multon ili elpensas por gvidi la laborojn de la instituto, kaj ghuste tion ne volas fari aliaj lernejoj. Gratulojn al la instruistoj de IZo.