Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / DU IZ-IDOJ EN LA 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso)

DU IZ-IDOJ EN LA 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso)

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-12-29 10:38
Instituto Zamenhof (IZo) malfermighis la 13an de septembro 2004 kun gelerrnantoj en la elementa nivela kaj aliaj en la meza nivelo. Sep jarojn poste aliaj niveloj aldonighis. Estas unu nivelo sub la elementa, kaj alia nivelo en la kategorio de elementa sed kun plenkreskaj homoj. Oni ne miru, ke gepatroj kaj ties gefiloj estas en la sama nivelo, dua klaso de la elementa nivelo. Kaj kio pri la nivelo sub la elementa ? En ghi estas infanoj sama korto, sama vilagho, do samsangaj en la sama klaso. La gepatroj de tiuj chi infanoj estas tre aktivaj esperantistoj en Togolando. Se estus infana kongreseto, tiuj estuletoj ghin partoprenus. Do du el la kvardeko da IZidoj (gelernantoj en la klaso sub la elementa nivelo) partoprenis la 19an TEK.
DU IZ-IDOJ EN LA 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso)

La izidoj Kodjo Josoue DOUMEGNON (maldekstre) kaj Apeletevi Ange-Ryan AGBOLO (dekstre)

Frumatene de la 24a decembro 2011 ili jam estis en IZo, atendante la buseton. Pli ol du horojn ili pasigis tie. Ili tute ne silentis, sed montris, ke ili ja estas esperantistoj kaj plie IZidoj. Kion ili faris tiam ?

Chiuj scias, ke en klaso de buboj, tiuj chi ofte kantas, deklamas poemetojn kaj ankau ludas. Jen Josue kaj Apeletevi ofertis spektaklojn al aliaj partoprenontoj de la kongreso. Ili interpretis kantojn lernitajn en klaso, salutis en Esperanto, deklamis tekstetojn pri Instituto Zamenhof, kaj jes ankau manghetadis. Chu tio ne sufichas, ke oni sciu kio ili estas ? Eble jes por iuj, sed chu estas tiel ankau por ili ? Ni vidu !

Subite du verduletoj aperis che la enirejo de IZo. Vere temas pri IZidoj char ili kovris sian korpon el E-flagoj, lasante tre videblaj la stelojn. Ili kuraghas peti, ke oni fotu ilin. Senhezite la foto estas faritaj.

Josue Kodjo estas filo de DOUMEGNON Koffi, dum Apeletevi estas filo de AGBOLO Didier. Pri tiuj chi homoj oni ja scias en la Esperanto-movado Togolando. Ili estas inter la homoj, kiuj sincere kaj ege sindediche laboras honeste por Esperanto en Togolando. Dank'al ili povis okazi la 19a TEK. Certe la izidoj sekvos la spurojn de la patroj, ke iam ankau ili havu izidojn.

vmel
vmel diras:
2011-12-29 10:00
Ĉiajn sukcesojn al la ĉarmaj IZidoj!
Ke ankaŭ novaj IZidoj aperu!
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2012-01-01 15:13
Dankon, kara Valentin !
Estas granda ghojo, ke aperis via reago.
Certe aperos aliaj izidoj, char plufunkcias IZo.