Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fsoghomonian Kanzonteksto de Patricia Kaas tradukita en Esperanton

Kanzonteksto de Patricia Kaas tradukita en Esperanton

by Francis SOGHOMONIAN Laste modifita: 2009-04-27 07:02

La oficiala retejo de la franca kantistino enhavas 39 tradukojn de la kanzono kiu reprezentos Francujon en la 54a Eŭrovida Kanzonkonkurso en Moskvo la 16an de majo 2009. Esperanto estas unu el la malmultaj lingvoj kun kompleta teksto. http://www.patriciakaas.net/eurovision2009 (alklaku LES PAROLES)

La 54a Eŭrovida Kanzonkonkurso okazos en Moskvo la 12an (unua duonfinalo), 14an (dua duonfinalo) kaj 16an (finalo) de majo 2009 kun la partopreno de 42 landoj. Francujo, kiel unu el la kvar plej gravaj monkontribuantoj de la Eŭropa Raditelevida Unio, rajtas partopreni rekte en la finalo la 16an de majo. La produktteamo de Patricia Kaas, la fama kantistino kiu reprezentos Francujon kun la kanzono "Et s'il fallait le faire" ("Kaj se endus fari tion") decidis, ke ties teksto ne nur estos tradukita en la anglan sed en kiel eble plej multajn lingvojn de la 41 aliaj partoprenontaj landoj. Plej miriga (kaj salutinda) estas la elekto de Esperanto kiel lingvo en kiun la teksto ankaŭ estas tradukita, kvankam ĝi estas oficiala lingvo de neniu lando : iom post iom, la bildo de nia lingvo ŝanĝiĝas en la ĝenerala publiko...
Agoj pri dokumento

Muziko estas internacia

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 05:22
Muziko estas internacia kaj kanti en gxi estas vere bona pasxo.La decido kanti en tiu lingvo donos al s-ino Patricia Kaas certe aldonajn punktojn kaj montras ne nur sxian maturan europan senton sed ankaux kuragxon tion fari.
Mi kiel muzikamanto sxatas mem kanti en esperanto kaj miaj iamaj gekursanoj lernis ankaux per kantado.
Al s-ino Kaas mi deziras sukceson kaj famon kaj al niaj internaciaj gesamideanoj rekomendas tuj diskonigi la okazontajxon.

Lingva malplimulto

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 14:22
Ŝi mem apartenas al lingva malplimulto, en lando ne tre tolerema al tiaj. Ŝia gepatra lingvo estas la lorengermana. (Se "Kaas" havas la saman signifon en tiu dialekto kiel en la nederlanda, sxi nomigxas "Fromagxo".)

Grava manko

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 14:31
Ŝia retpagxo tamen havas gravan mankon:

Mi ne trovas la nomojn de la tradukintoj.

Nek tiujn de la komponisto kaj tekstverkinto.

Tio lezas la auxtorrajton.

Ofte oni forgesas ke konkursas ne la kantistoj, sed la kantoj.

Via komento

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 08:49
Estimata s-ro Göllmo,pardonu, sed via komento estas tre fromagxnivela.Mi ne komprenas kion vi volis diri per via rimarko.Tute ne gravas kiel iu nomigxas, de die iu devenas.Gravas, kiu li/sxi estas kion li/sxi faras.Mi opinias, se iu portas sian nomon kia gxi estas ,estas fiera kaj ne kasxas sian devenon. S-ino Kaas kiel fama kantistino povus uzi facile iun superan artistan nomon, sxi tamen fiere uzas sxian kvankam signifas "fromagxo".Eble via nomo en iu lingvo signifas "pugo"? La nomon oni ricevas cxu oni volas cxu ne, sed estas eble sxangxi, aldoni alian aux oni portas en honoro al la prauloj al la gepatroj.
Do, kara ankaux vi portu fiere vian kaj per viaj komentoj provu iun kuragxigi, lauxdi, honorigi kaj ne tikli kaj sercxi "truon en la tutajxo".


Mi opinias, ke decido de s-ino Kaas estas tre aprobema kaj inda subteni.Eble sxi per kantema vocxo povos fari por esperanto pli ol mil da debatintoj:

Lingvoelekto de P. Kaas por la kanto

Afiŝita de Francis SOGHOMONIAN je 15:49
Mi precizigu, ke Patricia Kaas kantos en la franca lingvo, ne en Esperanto ! La oficiala retejo aperigas NUR tradukojn en plurajn lingvojn kaj NE adaptojn, t.e. versiojn en aliaj lingvoj.

Mallonga versio

Afiŝita de Francis SOGHOMONIAN je 16:56
La "Eŭrovida" versio de la kanzonteksto nun anstataŭigas la albuman version kun korekto de iuj eraretoj. La subtitoligintoj atentu la neuzon de la difina artikolo antaŭ "ombro" lastlinie de la lasta strofo.

Sen Kaas en Luksemburgio

Afiŝita de Istvan Ertl je 05:20
Patricia Kaas hieraux devus kanti en Luksemburgio*, sed pro malsano sxia la okazo estis prokrastita al junio. Ni esperu ke gxis majo en Moskvo sxi resanigxos...

amike
Istvan Ertl

* "Luksemburgio" nomigxas mia logxlando, malgraux la jxusa nekomprenebla Akademia rekomendo pri "Luksemburgo"

Kial ne Luksemburgio?

Afiŝita de Marc Bavant je 20:19
Vd http://lingvakritiko.com/2009/05/24/kial-ne-luksemburgio

Mi sxatas logxi en io

Afiŝita de Istvan Ertl je 06:54
Kara Marc, dankon pro la atentigo. Tiun artikolon mi jam legis. En la listo "AdE-diskuto" mi komentis la temon "Luksemburg(i)o i.a. jene:
"Mi komprenis precipe ke ekzistas opinio sxajne majoritata ke landnomoj devas
havi ian sistemecon. Pri tio mi ne samopinias. Esperanto ne bezonas esti
superlogika lingvo. Ne gxenas min nomi Luksemburgion Luksemburgio kaj/sed Malton
Malto. Cetere, ankaux ne gxenus min nomi mian logxlandon Luksemburgujo,
Luksemburglando aux Luksemburgo (aux ecx Sparadrapo, aux Postdomo, aux
Blunderbuzo, se ekzistus iaj motivoj por cxi tiel nomi gxin). Mi nur raportas
pri mia uzado (kaj pri tiu de kelkaj E-parolantaj samlandanoj), kaj suficxe
fajfas pri Zamenhofa uzado kaj akademiaj rekomendoj.
Cetere, aplikante similan logikon pli ekstreme, oni povus postuli sistemon por
nomi meblojn (ili cxiuj finigxu per -blo, kiel jam "meblo" kaj "tablo") aux
bestojn (ili cxiuj finigxu per -po, kiel jam "lupo" kaj "vulpo"). Tio revenigus
nin al la epoko de filozofiaj lingvoprojektoj.
Listo de landnomoj estas tamen evidente utila afero, ekz. redakcio de Esperanta
revuo uzu tian por cxiam same nomi saman landon. Se cxiuj redakcioj uzas saman
liston, des pli bone - se tiu koincidas kun la akademia rekomendaro, des ecx pli
bone. Tiusence la akademiaj rekomendoj estas io tre utila."

amike
Istvan Ertl

Jen kial necesas membri en la Akademio

Afiŝita de Marc Bavant je 09:47
Kara István,

Mi ja supozis, ke vi jam ricevis klarigojn pri la afero, sed mi volis mencii la ligilon, por ke hazardaj legantoj ne konservu la impreson, ke la Akademio pro kaprico faris "nekompreneblan rekomendon". Tio okazis en pasinteco, sed ĉi-foje ekzistas pravigoj, sufiĉe solidaj miaopinie, eĉ se en tiaj aferoj vanus provi pruvi onian pravecon.

Mi ne komprenas vian seniluziiĝon: vi antaŭe loĝis en io, sed nun loĝas en o, multe pli vastsenca nocio! Aliflanke, se sine de la Akademio ekzistus pli forta luksemburga kolono, eble viaj argumentoj venkus, kaj vi ne bezonus transloĝiĝi :)

Amike,

Marc

Kolonoj

Afiŝita de Istvan Ertl je 10:03
Kara Marc,
"nekomprenebla" estis retorika troigo miaflanke, mi ja komprenas la rekomendon kaj gxiajn motivojn. Rilate akademianecon, Via log-argumento estas lerta, sed mi ne lasos min kaptigxi :-)
(Cetere, "sine de la Akademio": post tia vortumo oni pli atendus "kojono" ol "kolono", sed laux mia kompreno la Akademujo cxiuokaze havas suficxe da ambaux.)
amike
Istvan