Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fsoghomonian Franca retradio disaŭdigos priesperantan elsendon

Franca retradio disaŭdigos priesperantan elsendon

by Francis Soghomonian Laste modifita: 2007-04-30 17:50

Franca retradio (naskiĝinta en oktobro 2006) dediĉita al mondmuzikoj disaŭdigos priesperantan elsendon dimanĉon la 29an de aprilo 2007 je la 19a horo (Pariza).

Speciala priesperanta elsendo estos disaŭdigita je la retradio Altermusica (dediĉita al mondmuzikoj) dimanĉon la 29an de aprilo 2007 je la 19a horo (reaŭdigota lundon la 30an de aprilo 2007 je la 14a horo). La 12an de aprilo 2007, mi estis franclingve intervjuita de la prezidantino-fondintino de Altermusica en ties studio de la 19a distrikto de Parizo kaj oni eĉ povos min aŭdi kanti esperantlingve. La elsendo aŭskulteblos ĉe http://www.altermusica.net/ kaj estos arĥivita por posta ĉereteja aŭskultado.

Agoj pri dokumento

Aŭskulti la elsendon

Afiŝita de Francis Soghomonian je 2007-05-04 17:12
http://fsoghomonian.podemus.com/multipod/Audio/altermusica20070429.mp3

Reaŭdigota elsendo

Afiŝita de Francis Soghomonian je 2007-05-08 02:28
La elsendo reaŭskulteblos dimanĉon la 13an de majo 2007 je la 19a horo (Pariza) : http://www.altermusica.net/actualite.php?id=168