Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Philippe Gindre / Plurlingva retejo pri sciencfikcio nun haveblas esperante

Plurlingva retejo pri sciencfikcio nun haveblas esperante

de Philippe Gindre Laste modifita: 2011-02-21 10:22
Kontribuintoj: Philippe Gindre, Emmanuel Desbrières
nooSFere Babel, la plurlingva retejo pri franclingva sciencfikcio, nun haveblas esperante.
Plurlingva retejo pri sciencfikcio nun haveblas esperante

La Karna Maŭzoleo kaj nooSFere Babel

Ekde 1999, la franca asocio nooSFere proponas ĉe sia retejo literaturan kaj bildstrian datumbazon pri sciencfikcio, fantasta literaturo kaj fantazio.
De kelkaj jaroj, oni povas konsulti tiun datumbazon plurlingve, danke al subsekcio de tiu retejo nomigita nooSFere Babel. Kompreneble, ili ne tradukis la tutan enhavon de la slipoj (ekz.: la recenzoj), ĉar tiu estus grandega laboro, sed pli modeste, nur la prezenton de tiuj slipoj (titoloj, retnavigiloj, retserĉiloj, ktp). Ĝis nun, tiu ebligis konsulti tiun datumbazon en la germana, angla, hispana, kaj itala. De nun, oni povas ankaŭ konsulti ĝin esperante.

Kadre de ĴurasEo, nia franc-ĵurasa esperanto-grupo, ni proponis al la estraro de tiu retejo, esperantigi ĝin, kaj ili entuziasme jesis.
De nun, esperantlingvaj vizitantoj povas ne nur konsulti la datumbazon, sed ankaŭ proponi tradukon al sia propra lingvo, el la esperanta versio. Se tiu okazos, esperanto tiam plene rolos kiel ponto-lingvo.

Anekdote, tiu retejo listigas La Karna Maŭzoleo-n, la fantasta rakonto de la franca verkisto Jonas Lenn, kies esperantigon ni eldonis kadre de la eldona asocio La Arĝenta Ŝlosilo.

Philippe Gindre kaj Emmanuel Desbrières.