PENSU BARCELONE!
Ĉi-printempe Barcelono atendas vin, venu kaj ĝuu belan veteron, feston kaj lingvan demokration. Ĝuu ankaŭ esperantan-muzikon (koncertojn kaj balojn) en fama muzikejo: Jomo kaj Liberecanoj, Kaj Tiel Plu, Duoble Unu kaj Marianta [de Kajto]. Jen listo de aranĝoj okazontaj en Barcelono inter la 23a de aprilo kaj la 3a de majo. Tuj serĉu gastejon aŭ gastigantojn (fine de la mesaĝo estas proponoj) nu ĝui la magian kaj festan etoson ĉie tra la urbo.
| Kio |
|
|---|---|
| Kiam |
2009-04-23 07:00
ĝis 2009-05-03 23:00 |
| Kie | Barcelono |
| Nomo | Kataluna Esperanto-Asocio |
| Kontakta telefono | +34 625 46 93 73 |
| Aldonu eventon en la kalendaron. |
|
24an kaj 25an de aprilo 2009 FESTIVALO DE ESPERANTO-MUZIKO EN CENTRE ARTESÀ TRADICIONÀRIUS. * 24an de aprilo, koncerto de JOMO KAJ LIBERECANOJ kaj balo de KAJ TIEL PLU * 25an de aprilo , koncerto de DUOBLE UNU kaj balo de MARIANTA (muzikistoj de KAJTO) mapo
27an de aprilo 2009 SOLENAĴO EN MEZEPOKA NOBLA SALONO DE LA BARCELONA URBODOMO Parolos la prezidantoj de Kataluna Esperanto-Asocio, Hispana Esperanto-Federacio kaj reprezentanto de la barcelona magistrato. Koruso Santa Eulàlia kantos la popolkanton "La najtingalo" kaj manĝeto estos proponata. mapo
30an de aprilo, 1a, 2a kaj 3a de majo 2009 Printempa Renkontiĝo de KEJ Labortagoj kun atelieroj, debatoj kaj prelegoj pri lingvoj,de diverseco kaj paco. mapo
(Oni klopodas senpagan amasloĝejon de la 30a de aprilo ĝis la 3a de majo, sed ĉi-momente, oni ne povas promesi ĝin)
REKOMENDATAJ GASTEJOJ:
- Barcelona Urbany Hostel - Gastejo Center Ramblas - Alberg Mare de Déu de Montserrat - Plurlingva retejo pri ĉiuj barcelonaj gastejoj

