Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Decembra festado en Katalunio / 34a Kataluna Kongreso de Esperanto

34a Kataluna Kongreso de Esperanto

de Ferriol Macip Laste modifita: 2008-06-30 07:36
La Katalunaj Kongresoj de Esperanto kunigas altnivelajn prelegojn kaj riĉan artan programon kun unuarangaj gastoj el diversaj mondopartoj. Krome, okaze de la Internacia Jaro de Lingvoj kaj kvazaŭ antaŭmanĝo, la semajnfinon antaŭ la kongreso okazos serio de prelegoj kaj rondaj tabloj en la kataluna pri lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj lingvoj kaj paco fare de reprezentoj de elstaraj katalunaj organizoj.

Detaloj de evento

Kiam

2008-12-06 je 10:00 ĝis
2008-12-08 je 18:00

Kie

Sabadell (Katalunio)

Kontakta telefono

+ 34 625 46 93 73

Aldoni eventon en la kalendaron.

Ĉi-jare la kongresa prelegaro ĉefe turnos ĉirkaŭ la temo "Esperanto kaj tutmondiĝo: perspektivoj por la estonto". La kongreso celas aparte atenti pri la celoj de esperantismo en mondo pliimplektiĝanta ekonomie, kulture, lingve, ideologie kaj loĝe, tamen atentos ankaŭ aliajn temojn por doni pli grandan diversecon al la prelegoj. Inter la konfirmitaj prelegontoj elstaras la partopreno de Humphrey Tonkin, Ghiridar Rao, Abel Montagut...

Ni ankaŭ deziras atentigi kongreseron al iel alia interlingvo: la muziko. Krom programero pri muziko kun la partopreno de la diskeldonisto Floreal Martorell kaj la esperanto-muzikistoj Alejandro Cossavella kaj Martin Wiese (kaj certe kajtielpluanoj ĉeestos la eventon). Vespere Martin Wiese kaj Alejandro Cossavella koncertos.

Ankaŭ elstaras en la distra programo la dancigo de internaciaj popol-dancoj far la danc-instruisto Mon Cardona kaj la kvalita teatraĵo de Tuluza Teatra Trupo.

Rilate al gastigado, oni povas helpi vin trovi gastejon aŭ hotelon. Ĉi-jare amasloĝejo estas antaŭvidata.

Inter la konfirmitaj prelegontoj elstaras la partopreno de:

Humphrey Tonkin (n. 1939) estas brit-usona estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo. Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford (Usono). Li kunfondis la junularan esperanto-asocion en Britio. De 1961 ĝis 1971 li estis estrarano de TEJO; de 1969 ĝis 1971 li estis ties prezidanto. En 1963 li fondis la revuon Kontakto, de kiu li fariĝis la unua redaktoro. Li fariĝis prezidanto de UEA en 1974, post Ivo Lappenna, kaj daŭrigis sur la posteno ĝis 1980. Li denove prezidis denove de 1986 ĝis 1989. En 2001-2004 denove oficis en la Estraro, kiel vicprezidanto. Li ankaŭ estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation kaj kunredaktoro de la revuo Language Problems & Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingva Planado).
Li estas aŭtoro de la eseo Lingvo kaj popolo (2006), kie li diskutas la rolon de esperanto en nia socio, kaj tradukis i.a. du ŝekspirajn teatraĵojn: La vivo de Henriko Kvina (2003) kaj La vinta fabelo (2006).

Ghiridar Rao (n. 1963) A. Giridhar RAO (n. 1963) doktoriĝis pri la angla de la Universitato de Hajderabado, Barato, kie li gaste prelegas. Lia disertacio pri la sciencfikcio (1994) kondukis lin al la homemancipigaj eblecoj de Esperanto, tiu alia ido de la europa Klerismo.
Liaj interesoj inkluzivas ĵurnalismon pri lingvopolitikaj temoj; redaktadon kaj dokumentadon chefe por neregistaraj organizaĵoj; kaj la komunikeblecojn de la interreta epoko. Li instruas Esperanton, kaj aktuale esperantigas la autobiografion de Mahatmo Gandhi. Kiel la Ĝenerala Sekretario de la landa asocio, li kunorganizis la 5an Azian Kongreson de Esperanto, en Bengaluro, Barato, en februaro 2008.

Abel Montagut (n. 1953) estas mezlerneja instruisto pri la katalunaj lingvo kaj literaturo. Li verkas en esperanto kaj en la kataluna. Lia plej fama verko en esperanto estas la eposo Poemo de Utnoa (1993). En la lastaj jaroj li laboras ĉefe pri junularaj romanoj kaj aparte interesiĝis pri la figuro de Jules Verne, al kiu estas ligita lia lasta romano en la kataluna El manuscrit de Jules Verne (2003).

Òscar Puig (n. 1959) estas komputikisto. Li kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion, fariĝis la unua prezidanto de Kataluna Esperanto-Junularo kaj dum kelkaj jaroj prezidis ankaŭ Centro de Esperanto Sabadell. Li kunfondis kaj aktivas en la Internacia Humanitara Organizo Espero por postmilita helpo al Bosnio kaj Hercegovino.

Elisabet Abeyà (n. 1951) estas instruistino por infanoj kun lingvaj malfacilaĵoj. Ŝi verkis multajn artikolojn en pedagogiaj revuoj kaj infanajn fabelojn, en la kataluna. Ŝi tradukis el la angla en la katalunan librojn por infanoj kaj junuloj, artikolojn de Gandhi kaj la tutan verkaron de Joan Mascaró i Fornés (liaj anglalingvaj versioj de Bhagavadgitao, Upaniŝadoj, Dhammapada, kaj liaj verkoj Llànties de Foc [Fajrokandeloj] kaj La creació de la fe [la kreado de la fido]). Ŝi aktivas en Majorka Esperantistaro.

Lluís de Yzaguirre (n. 1955) estas lingvisto, direktoro de la Laboratorio pri Lingvistikaj Teknologioj de la Universitato Pompeu Fabra (Barcelono). Li aktivis en TEJO kaj kunfondis Katalunan Esperanto-Asocion.

Felip Artero estas iama aktivulo de Kataluna Espearanto-Junularo, civil-servanto en Slovenio en kampoj de rifuĝintoj dum la Bosnia milito. Li tre aktive kunlaboras kun la Revolucia Asocio de la Inoj el Afganio.

Mon Cardona fakas pri dancoj kaj tradiciaj muzikoj de la tuta mondo, li estas instruisto pri dancado. Li ludas diatonan akordionon kaj tradician katalunan fluteton. Li muzikas en du bandoj: "Tercet Treset" kaj "Sants & Fot.

Đore Kasimir estas mikrobiologo, li laboris en la Aŭstra Akademio de Sciencoj kaj en la Instituto pri Media Medicino de Vieno. Li nun laboras kiel memstara biologo kovrante larĝan spektron da temoj, kiel la kvaliton de trinkaj kaj banaj akvoj, la informadon al konsumantoj kaj eŭropajn esplorprojektojn. De antaŭ multaj jaroj li respondecas pri la turismaj-mediaj informoj, kiujn ricevas de la germanaj turistoj vizitantaj Katalunion.

Teatro Trupo de Tuluzo estas amatora teatra trupo kiuj plenumas siajn projektojn kun «amo». Temas pri jam jarcenta tradicio en esperanto trejniĝi pretigante teatraĵojn (unuaj provoj okazis jam en 1896!!). La reago de la publiko tre certe estas kuraĝiga por tiuj novaj projektoj. En 2004 kaj 2005 « TEATRO TRUPO DE TULUZO » prezentis sian kvaran teatraĵon : "Familia Etoso" en la Kataluna Kongreso en Ceret, dum Zamenhoffesto en Tuluzo, dum IS en Wetzlar en la Jubilea Kongreso Bulonjo 2005 en KEF en Helsinki kaj en la Universala Kongreso en Vilno en julio 2005, kaj laste en Festo.

Alejandro Cossavella estas transnacia muzikisto, li koncertas sole kaj kun la grupoj "La Porkoj" kaj "Strika Tango". Li loĝas en Bariloche, argentina Patagonio, kie li regule koncertas hispane, angle kaj esperante. Li partoprenis Esperanto-renkontiĝojn en Nederlando, Francio, Finnlando kaj Brazilo. En esperanto li kantas siajn proprajn kanzonojn.

Martin Wiese estas la ĉefkantisto kaj gitaristo por la Esperanta rokbando Persone. Antaŭe li estis membro de la grupo Amplifiki. Intertempe li ankaŭ koncertas sole kaj eldonis soloalbumon.

Pli da informo pri tiu evento…