Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique Esperantistaj spiritistoj kunvenis en Rio
Agoj pri dokumento

Esperantistaj spiritistoj kunvenis en Rio

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-12-16 15:30

Okazis en la 2-a de decembro la XIV Esperantista Spiritisma Renkontiĝo de Rio-de-Ĵanejro. Proksimume 70 personoj ĉeestis.

Esperantistaj spiritistoj kunvenis en Rio

Spiritistoj organizis fratan e-renkontiĝon.

De la 9-a ĝis 17-a horo, Spiritisma Centro Amo al la Vero akceptis samideanojn el pluraj aĝoj kaj urboj. Oni estigis programerojn speciale dediĉitajn al la infanoj kaj al tiuj, kiuj disvastigas esperanton en la spiritisma medio. Dum la posttagmezo la radioparolisto Givanildo Costa gvidis la artan momenton. La kantistino Neide Barros Rêgo sin prezentis kaj plaĉis al la rigardantoj. Laŭ la organizintoj la aranĝo plene trafis la celon, nome kunigi la esperantistajn spiritistojn de Rio-de-Ĵanejro.


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: