Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Brazila esperantista radio-programo inter la plej aŭskultataj

Brazila esperantista radio-programo inter la plej aŭskultataj

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-07-23 22:44
Laŭ la informilo de IBOPE (la plej grava opinio-enketa servo de Brazilo), koncerna al la trimonato jan-mar/2011, la programo Esperanto, la Lingvo de Frateco estas la tria plej aŭskultata mezonda radio-programo. La informoj rilatas al la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro, ĉiumarde, de 15:00 ĝis 16:00. Estas averaĝe 25.960 aŭskultantoj po minuto.
Brazila esperantista radio-programo inter la plej aŭskultataj

La informilo de IBOPE (jan-mar/2011).

Tiuj ciferoj ankaŭ situas la programon inter la plej aŭskultataj ene de la programaro de Radio Rio de Janeiro. Esperanto, la Lingvo de Frateco estas kunordigata kaj prezentata de Givanildo Costa. La skipo havas la jenajn membrojn: Joel Manso, Renaud Hetmanek, Fabiano Henrique, Julieta Dulce kaj Claudio Soares. La programo Kurso de Esperanto per Radio, elsendata ĉiudimanĉe, de 6:45 ĝis 7:00, ankaŭ estas la tria plej aŭskultata, laŭ IBOPE, kun averaĝe 7.192 aŭskultantoj po minuto. La frekvenco de Radio Rio de Janeiro estas 1400 kHz. Ĝiaj programoj estas aŭskulteblaj per interreto ĉe la adreso www.radioriodejaneiro.am.br.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-23 08:09
"Lingvo de frateco", kiu estus bezona por intergrigho de euhropa komunumo estas tute neglektata de EU, kvankam ghi estas euhropa! Pli ol popola interkompreno, interfratigho estas grava monopola profito , hegemonio!

Mia lasta gastvizito de Japanio miras, ke en EU tiel bopatrine estas Esperanto traktata. Por japano kvankam Esperanto estas plifacile lernebla ol ekzemple la angla, tamen ghi estas 10 foje pli malfacila ol por euhropano. Malgrauh tiu fakto japanoj estas plej multnombraj pagataj membroj en UEA! Chu ni ne devus honti?

Chu ne estus tempo vekighi por estraranoj de UEA? Respondeca pri informado pli bone kritikas, konspiras , kontrauhbatalas chiun iniciativon ol propagi Esperanton. Chu tiu vojo estas ghusta? Pro tiu agdo neniu partoprenas en la kongreso kaj se la agdo ne shanghighos mi chesoas ankauh esti ano de UEA kaj proponos al aliaj fari la samon.
robbkvasnak
robbkvasnak diras:
2011-07-23 23:44
La respondeco ne estas tiu de UEA - estas la respondeco de ni ĉiuj! Ni devas ĉiuj pripensi kune kiel ni povas disvastigi Esperanton. Ŝajnas al mi ke Brazilo estas unika lando pro la sukceso de Esperanto. Ni en Usono havas apartan ŝancon ĉar la usonanoj neniam aŭdis pri ĝi do kiam mi parolas pri ĝi ili interesiĝas. La nura problemo ĉitie: la usonanoj ĝenerale ne malpigras sufiĉe por lerni iun ajn lingvon.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-07-24 07:41
Kara Robb,

Vi pravas, ke la respondecaj devus esti ni ciuj. Estas fakto , ke ekster UEA okazas kaj oni agas ol la cefa "gvida" organizo. Cu vi en lastas 30 jaroj auxdis iun proteston pri lingva maldemokrateco? Pri "bopatrina" traktado de Esperanto en EU?
Trarigardu ghisnunajn komentojn, de Andreas, Martin, Lu, Dennis, miajn kaj aliajn kaj vi trovos multajn bonajn pensojn sed problemo estas , ke UEA tute ne volas auxdi.(ili pretas fari kelkaj kosmetikajhojn)
Jam kelkaj konsilis min agi sen UEA kaj lasi UEA morti.

Se temas pri Brazilo, do vi pravas, ke versxajne en alia kontinento pli facile oni disvatigos Esperanton ol cxe ni en EU.
Pri ellerno de Esperanto vi povas tuj diskonigi la kampanion de Dennis; venontjare 11-an de januaro - 12 februaro li organizas sur belega Esperanto-insulo Hainau monatan kurson. Gxi estos por nesciantoj, por komencantoj kaj por bonaj Esperanto-parolantaj. Estas garantie, ke ciu revenos kiel bone reganta la lingvon.
La tuta kostoj de la kurso kun tranoktoj, mangxajxoj estas nur malpli ol 500 €
(kiu bezonas pli luksan hotelon povas aldoni cx.200 €)
Do, cxu ne valoras? Krom tio la insulo estas kiel paradizo.
Por interesintoj bonvolu kontakti < keefeinchina@gmail.com > aux < s.rynduch@gmx.de>