Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique Trafa renkontiĝo en internlanda brazila urbo
Agoj pri dokumento

Trafa renkontiĝo en internlanda brazila urbo

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-12-16 15:29

La 2-an de decembro okazis en Paraíba do Sul, 123 kilometroj for de Rio-de-Ĵanejro, la 70-a Esperantista Renkontiĝo de la Paraiba Valo. Ĉeestis 57 personoj el 11 urboj.

Trafa renkontiĝo en internlanda brazila urbo

Luiz A. Coelho prelegis dum la renkontiĝo

Dum suna dimanĉo oni kunsidis por aŭskulti entute 10 prelegojn pri literaturo, historio, matematiko, medicino kaj meditado. Katolikaj esperantistoj organizis specialan kunvenon. Membroj de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro pritraktis sian venontjaran kongreson. Oni krome kantis kaj estigis konversaciajn rondojn.

La neesperantistaj vizitantoj konatiĝis kun la esperanta kulturo. Gelernantoj de la ĵus finiĝinta baza kurso en la najbara urbo Três Rios ricevis diplomojn. Tri lokaj gazetoj informis pri la evento. La proksima Esperantista Renkontiĝo de la Paraiba Valo okazos en marto 2008, en la urbo São José dos Campos.


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: