Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique Libro pritraktas la situacion de memmortigintoj en la spirita mondo
Agoj pri dokumento

Libro pritraktas la situacion de memmortigintoj en la spirita mondo

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-08-26 22:19

Eldonejo Lorenz lanĉis la libron "Memmortigo kaj ĝiaj konsekvencoj". Temas pri esperanta traduko de fama brazila spiritisma libro.

Libro pritraktas la situacion de memmortigintoj en la spirita mondo

Gerson Simões Monteiro

Ĝin verkis Gerson Simões Monteiro, la prezidanto de Radio Rio de Janeiro. La libro prezentas raportojn de memmortigintoj, elprenitajn el verkoj de Allan Kardec, Chico Xavier kaj Yvonne Pereira, inter aliaj elstaraj spiritismaj aŭtoroj.

Laŭ la tradukisto, Givanildo Costa, tio “estas grava verko por debatoj kaj plonĝo en gravajn temojn de la spirita mondo, fronte al la realaĵo de la statistikoj, kiuj montras la kreskantan realigon de la memmortigo en la aktuala socio”.

"Memmortigo kaj ĝiaj konsekvencoj" enhavas 80 paĝojn kaj estas aĉetebla ĉe Eldonejo Lorenz, per la retpoŝta adreso editora_lorenz@uol.com.br.


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: