Ilustrita esperanto-kurso per interreto
by
Fabiano Henrique
—
Laste modifita:
2011-08-07 21:16
La hejmpaĝo de la brazila karikaturisto Milton Kennedy disvastigas ilustritan esperanto-kurson.
Temas pri la metodo por portugallingvanoj, elpensita de la instruisto Arnaldo Simões, prezidanto de Asocio Esperantista de Alfenas (suda regiono de ŝtato Minas Gerais). La kurso kaj aliaj desegnaĵoj de Milton Kennedy troviĝas ĉe la adreso http://miltonkennedy.blogspot.com.

