Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique 4-a Esperantista Forumo de Suda Regiono de Rio-de-Ĵanejro
Agoj pri dokumento

4-a Esperantista Forumo de Suda Regiono de Rio-de-Ĵanejro

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-12-16 14:34

La 9-an de decembro okazis en Rio-de-Ĵanejro la IV Esperantista Forumo de Botafogo Esperanto-nukleo. Ĉirkaŭ 40 personoj ĉeestis.

4-a Esperantista Forumo de Suda Regiono de Rio-de-Ĵanejro

Aloísio Sartorato parolis pri lernolibroj.

La kuracisto Elmir dos Santos Lima prelegis pri la 120-jariĝo de la internacia lingvo. Poste, Sylla Chaves, Givanildo Costa, Jair Salles kaj Aloísio Sartorato debatis pri lernolibroj, vortaroj kaj instruado de esperanto. João da Silva Santos prelegis pri la precipaj trajtoj de la personeco de Zamenhof. Dum la arta programero sin prezentis Neide Barros Rêgo, kiu kantis kaj deklamis. La forumon organizis Botafogo Esperanto-nukleo, la plej elstara grupo de la suda regiono de Rio-de-Ĵanejro. Apogis la eventon Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: