Unua Kunfratiĝo de la Bieno Esperanto
La kalendaro de esperantistaj eventoj de Rio-de-Ĵanejro finiĝos per kampara agado.
| Kio | |
|---|---|
| Kiam |
2007-12-16 10:00
2007-12-16 18:00
2007-12-16 de 09:00 ĝis 17:00 |
| Kie | Rio-de-Ĵanejro |
| Kontakta retadreso | esperanto@kke.org.br |
| Aldonu eventon en la kalendaron. |
|
En la 16-a de decembro okazos la Unua Kunfratiĝo de la Bieno Esperanto. La propraĵo, kiu troviĝas en arbara regiono, apartenas al Kultura Kooperativo de Esperantistoj. La kradaj pordegoj estos malfermitaj por ke la vizitontoj ĝuos ekologiajn promenadojn, artajn prezentadojn, prelegojn kaj komunan tagmanĝon. La Unua Kunfratiĝo de la Bieno Esperanto estos tute senpage. Aliaj informoj ĉe www.kke.org.br.