Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique Kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”: 62-a sendo efektivigita
Agoj pri dokumento

Kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”: 62-a sendo efektivigita

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2008-03-16 22:46

La kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”, aŭspiciita de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, en Rio de Janeiro (Brazilo), ĵus efektivigis la 62-an sendon de libro-pakaĵo ekde ĝia starigo en julio/2001.

Kampanjo “Esperanto en la bibliotekojn”: 62-a sendo efektivigita

Sidejo de KKE

Ĉi-foje ricevis la librojn la Biblioteko de la Brazila Beletra Akademio, entute naŭ librojn de la monda kaj brazila literaturo tradukitajn al Esperanto, interalie, verkojn de Camões, Dante Alighieri kaj Machado de Assis. Ĝis nun ricevis librojn en aŭ pri Esperanto 52 brazilaj kaj 10 alilandaj bibliotekoj. La kampanjo estas komplete subtenata de malavaraj donacoj fare de deko da brazilaj esperantistoj. (Laŭ informoj de Aloísio Sartorato)

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: