4-a Kongreso de Esperanto de Ŝtato São Paulo
by
Fabiano Henrique
—
Laste modifita:
2009-08-22 18:04
De la 10-a ĝis la 12-a de oktobro okazos la 4-a Kongreso de Esperanto de Ŝtato São Paulo.
| Kio |
|
|---|---|
| Kiam |
2009-10-10 09:00
ĝis 2009-10-12 17:00 |
| Kie | Bauru (São Paulo) |
| Nomo | easp2004@yahoo.com.br |
| Aldonu eventon en la kalendaron. |
|
La evento havos lokon en la urbo Bauru, ĉirkaŭ 350 kilometrojn for de la ĉefurbo. La ĉefa temo estas Medioprotektado: unuopa kontribuo, kolektiva ĝuo. La kongreson organizas Esperanto-asocio de São Paulo (EASP), Esperanto-societo de Bauru kaj Centro Hermes pri Supera Edukado. Oni povas aliĝi per interreto, ĉe la adreso http://kongreso.easp.org.br. En tiu paĝo la vizitonto trovos ankaŭ informojn pri loĝado kaj karavanoj.

