Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique Jam estas disponebla la astrologia mapo de L. L. Zamenhof
Agoj pri dokumento

Jam estas disponebla la astrologia mapo de L. L. Zamenhof

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-11-23 14:34

Laŭ informo de S-ano CARLOS ALBERTO GOMES DA SILVA, respondeculo pri la retpaĝaro de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, jam estas disponebla en la fako “Prelegoj en Esperanto” la teksto de la prelego LA ASTROLOGIA MAPO DE ZAMENHOF, de Aloísio Sartorato.

Jam estas disponebla la astrologia mapo de L. L. Zamenhof

La astrologia mapo de Zamenhof

La aŭtoro komencas la prelegon per la jenaj vortoj: “en iu ajn astrologia mapo enestas pluraj informaj pri la koncerna persono aŭ aĵo. Mia interpreto ne intencas esti kompleta. Mi volas nur elstarigi kelkajn erojn de la mapo, konsiderante precipe konatajn faktojn de la Zamenhofa vivo.” Poste li asertas, ke “per la kono de la naskiĝdato de iu aŭ io, oni estas informita pri ties suna signo. Zamenhof naskiĝis la 15-an de Decembro; do li estis sagitariano. Interalie sagitariano estas persono, kiu subtenas noblajn ideojn, kiel la universalan amon kaj mondan pacon. Tia estis Zamenhof!” La hejmpaĝo de Kultura Kooperativo de Esperantisoj troviĝas ĉe la adreso www.kke.org.br.

Kial?

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-11-19 14:37
Kial ĉi informo aperas en Libera Folio?
Kiun rilaton entute ĝi havas kun la lingvo Esperanto kaŭ ties parolantoj?

Mi ĝojus se la redakcio iom antaŭlegus kontribuojn de legantoj.
Aŭe Libera Folio riskos iĝi nesto da politika/religia/kvazaŭscienca propagando.

pro fetiĉismo? pro superstiĉo? pro idol-adoro?

Afiŝita de Ferriol Macip je 2007-11-19 15:44
Demandon starigita, mi ankaŭ scivolemas pri la eldonpolitiko aŭ la stil-protokolo de Libera Folio.

Ĉiukaze, krom anekdotoj kiel tiu ĉi okazo, mi gratulas la redaktoron de Libera Folio pro ĝia ĵurnalisma profesieco.

Blua fono

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2007-11-19 16:07
Ĉi tiu parto de LF estas estas eksterredakcia teritorio, disponigita al la membroj. Tio estas markita per blua fono de la artikolo, en la kesto "navigado" supre-maldekstre kaj en la supra linio "Vi estas ĉi tie: Hejmo → Members → fabhenrique → " ktp. Pri la enhavo do respondecas sole la aŭtoro.

Oni ankaŭ povas proponi artikolojn por la blankaj paĝoj de LF (vidu "raportu mem en libera folio" plej supre). Tamen, ĉi tiu ebleco ĝis nun ne estis multe uzata, do se vi ekspluatos ĝin, prefere atentigu Kalle per retletero.

Ĉu Zamenhof reagus tiamaniere?

Afiŝita de Fabiano Henrique je 2007-11-19 20:05
Mi ne komprenis la kialon de tiuj supraj reagoj. Ĉiu esperantisto havas la rajton esti informata pri la faktoj, kiuj okazas ie ajn rilate al nia movado. La reagoj estis makulitaj per antaŭjuĝo kaj neteoleremo, kvankam Zamenhof mem avertis pri la danĝero de tiaj sentoj. Mi sentime povas aserti, ke neniu el la kontraŭuloj faris al si la klopodon legi la tutan tekston de la prelego por vidi, ke ties aŭtoro pritraktis serioze la temon. Li rajtas kredi je astrologio, same kiel oni rajtas ne kredi ghin. Laŭ mia vidpunkto agi profesie estas informi la esperantistojn, serioze kaj senpartie, pri iu ajn afero, kiu okazas ene de nia movado. Mi ja faris tion. Bedaŭrinde tia reago estas simila al tiuj, ke la esperantistoj kutime trovas en la mondo, tio estas, antaŭjuĝo kaj netoleremo.

Antaŭjuĝoj kaj netoleremo

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-11-23 11:48
Mi bedaŭras mian antaŭjuĝon kontraŭ astrologio (eble iu povas rilati tion al certa konstelacio je mia naskiĝo), sed jen ne la temo. Lasu min formuli min alimaniere:

Detaloj pri la personeco kaj privata vivo de Zamenhof laŭ mi NE HAVAS RILATON AL LA ESPERANTO-MOVADO!
Zamenhof fondis la lingvon, kaj nun li estas jam delonge morta.
Faktoj el la lingvokrea procezo de Z (Praesperanto ktp.) certe povas interesi el historia vidpunkto, kaj liaj kongresaj prelegoj kaj literaturaj verkoj rekte influis nian hodiaŭan lingvouzon.
Sed, ĉu li fumis aŭ ne, ĉu li estis sagitariano, ĉu li havis aparte brilan spiriton, ĉu oni devus pentri lin kun aŭreolo – jen estas temoj kiuj ne rilatas al la lingvo kiun li kreis, nek rilatas al la movado por la uzo kaj disvastigo de tiu lingvo.

La astrologia mapo de Zamenhof havu lokon en Zamenhofa fanklubo, en religio Zamenhofismo, aŭ en la retpaĝo ”Detalega biografiego de nia karega majstro”.
Sed en Libera Folio? :-O

Blua fono = libera loko?

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-11-23 11:55
Do, ĉu tio signifas ke mi rajtas publikigi analizon pri la seksa vivo de Zamenhof, kun pornografiaj ilustraĵoj?
Aŭ instrumaterialon por la produktado de bomboj, kune kun listo de kontraŭEsperantaj konstruaĵoj bombendaj?

Libero havas siajn limojn

Afiŝita de Redakcio je 2007-11-24 11:23
La redakcio kompreneble povas forigi maltaŭgajn erojn ankaŭ en la blua spaco, kie aperas tekstoj de legantoj. Ĝis nun tio okazis nur, kiam legantoj proponi novaĵojn sen ajna rilato al la Esperanto-movado - Libera Folio, kiu estas ĝuste movada bulteno, ne estas la ĝusta loko por tiaj informoj, nek por instrukcioj pri bomboproduktado.

Se vi efektive posedas pornografiaĵojn kun bildoj de Zamenhof, mi petas vin sendi ilin ne al Libera Folio, sed al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, aŭ al la pli adekvata reta forumo Vola Püg'.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio

Liberlimoj

Afiŝita de Bjørn A. Bojesen je 2007-11-26 12:38
Dankon pro la respondo.
Feliĉe mi ne posedas tiajn bildojn de Z, kaj verŝajne bruligus ne sendus ilin see.

Kelkfoje oni devas ekstremigi siajn ekzemplojn por videbligi la esencon.

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: