Jam estas disponebla la astrologia mapo de L. L. Zamenhof
Laŭ informo de S-ano CARLOS ALBERTO GOMES DA SILVA, respondeculo pri la retpaĝaro de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, jam estas disponebla en la fako “Prelegoj en Esperanto” la teksto de la prelego LA ASTROLOGIA MAPO DE ZAMENHOF, de Aloísio Sartorato.
La aŭtoro komencas la prelegon per la jenaj vortoj: “en iu ajn astrologia mapo enestas pluraj informaj pri la koncerna persono aŭ aĵo. Mia interpreto ne intencas esti kompleta. Mi volas nur elstarigi kelkajn erojn de la mapo, konsiderante precipe konatajn faktojn de la Zamenhofa vivo.” Poste li asertas, ke “per la kono de la naskiĝdato de iu aŭ io, oni estas informita pri ties suna signo. Zamenhof naskiĝis la 15-an de Decembro; do li estis sagitariano. Interalie sagitariano estas persono, kiu subtenas noblajn ideojn, kiel la universalan amon kaj mondan pacon. Tia estis Zamenhof!” La hejmpaĝo de Kultura Kooperativo de Esperantisoj troviĝas ĉe la adreso www.kke.org.br.


Kial?
Kiun rilaton entute ĝi havas kun la lingvo Esperanto kaŭ ties parolantoj?
Mi ĝojus se la redakcio iom antaŭlegus kontribuojn de legantoj.
Aŭe Libera Folio riskos iĝi nesto da politika/religia/kvazaŭscienca propagando.