Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique Intervjuo en brazila radio

Intervjuo en brazila radio

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-03-26 16:49
— filed under:

Aŭskultantoj kaj ĵurnalistoj interesiĝis pri Esperanto.

Intervjuo en brazila radio

Givanildo Costa intervjuata.

(Rio-de-Ĵanejro) La esperantista radioparolisto Givanildo Costa estis intervjuita hieraŭ matene en la programo Manchete Cultural, elsendita de Radiostacio Manchete AM – 760 kHz. Dum la babilado la intervjuinto, Jorge Baccarin, demandis pri ĝeneralaj aspektoj de la internacia lingvo. Baccarin finis la programeron pritraktante la 42-an Brazilan Kongreson de Esperanto. Pro tio, ke la geaŭskultantoj kaj la ĵurnalistoj tre ŝatis la intervjuon, oni decidis fiksi daton por alia prezentado: la 30-a de junio. La intervjuinto mem, Jorge Baccarin, invitis Givanildon paroli pri la samaj aferoj en Radiostacio Carioca, kie li prezentas alian programon.

Fabiano Henrique

Agoj pri dokumento