Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique Kultura Kooperativo de Esperantistoj fariĝis 56-jara
Agoj pri dokumento

Kultura Kooperativo de Esperantistoj fariĝis 56-jara

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-07-16 19:37

Antaŭ 56 jaroj, estis fondita en Rio-de-Ĵanejro Kultura Kooperativo de Esperantistoj.

Kultura Kooperativo de Esperantistoj fariĝis 56-jara

Libroservo kaj biblioteko de KKE

Antaŭ 56 jaroj, la 14-an de Julio 1951, estis fondita en Rio-de-Ĵanejro Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE). Konkretigo de la revo de la tiamaj esperantistoj sub la gvido de Brás Cosenza, en la komenco KKE fariĝis ĉefe librovendejo kaj grava eldonejo. En decembro 1956 ĝi akiris propran sidejon en urbocentro de Rio-de-Ĵanejro, kie funkcias librovendejo, kursejo, kulturspaco kaj sekretariejo.

Nuntempe KKE emfazas pli la kulturan flankon en sia agado. Interalie elstariĝas la ĉiusemajnaj kulturkunvenoj, la riĉa enhavo de sia ttt-ejo kaj la daŭra kampanjo Esperanto en la bibliotekojn, kiu ekde la komenco antaŭ ses jaroj donacis pli ol 500 librojn en aŭ pri Esperanto al sesdeko da bibliotekoj en Brazilo kaj alilande.

La hejmpaĝo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj troviĝas en la adreso www.kke.org.br kaj la ret-poŝta adreso estas esperanto@kke.org.br.

Laŭ informoj de Aloisio Sartorato


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: