Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members fabhenrique Brazila e-radioprogramo 30-jariĝas
Agoj pri dokumento

Brazila e-radioprogramo 30-jariĝas

by Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-08-14 10:16
Brazila e-radioprogramo 30-jariĝas

Elmir dos Santos Lima

Radio Rio de Janeiro elsendas ĉiudimanĉe la programon Evangelio-Spiritismo-Esperanto. Prezentata de Elmir dos Santos Lima, la programo estas parolata dulingve (esperante kaj portugale). En 2007 ĝi 30-jariĝas. Laŭ la radioparolisto, la celo de la programo estas disvastigi esperanton ĉe la spiritisma komunumo kaj spiritismon ĉe la esperantista movado. La frekvenco de Radio Rio de Janeiro estas 1400 kHz (mezlongaj ondoj). Per interreto oni povas aŭskulti ĉe www.radioriodejaneiro.am.br. Evangelio-Spiritismo-Esperanto estas elsendata je la 19:00 (laŭ brazila horo)/22:00 (UTC). Salutajn mesaĝojn la aŭskultantoj povas sendi al la retpoŝta adreso linguadafraternidade@bol.com.br.


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: