Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Esperantistaj Spiritistoj renkontiĝas en Brazilo

Esperantistaj Spiritistoj renkontiĝas en Brazilo

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-09-08 10:52

De la 7-a ĝis la 9-a de septembro okazas la II Brazila Renkotiĝo de Esperantistaj Spiritistoj (BRES). La urbo Uberlândia, en Ŝtato Minas Gerais, estas la loko de la evento. La ĉefa temo de la rendevuo estas “La Libro de la Spiritoj kaj Esperanto: 150 jaroj da disvastigado de la Konsolanto Promesita de Jesuo”. Laŭ la organizantoj, la celo de BRES estas, en frateca etoso, ebligi al la homoj malkovri konsolantajn instruojn liveritajn de la Superaj Spiritoj, kiuj alportas la parolojn de Jesuo klarigatajn sub la lumo de Spiritismo. Oni atendas partoprenantoj el pluraj regionoj de Brazilo kaj eĉ el eksterlando. Aliĝoj kaj informoj ĉe www.bres.org.br.



[Kial la fono de ĉi tiu teksto estas blua? Por pli klare marki la diferecon inter tekstoj preparitaj kaj korektitaj de la redakcio, kaj tekstoj afiŝitaj de legantoj, la lastemenciitaj nun havas bluan fonon, same kiel komentoj de legantoj.]