Jen ebleco por nova kaj moderna Esperanto-kurso en interreto!
Post relative sukcesa kampanjo por Esperanto en la usona teritorio, esperantistoj nun batalas voĉdone por nova kurso kurso de Esperanto - nun en fama portalo pri idiom-instruado kiuj jam oferas servon por la ĉina, portugala, angla, germana, hispana, hinda, franca, japana, islanda, itala kaj rusa. Temas pri la rete LiveMocha. Krom plia rimed-elekto inter Kurso de Esperanto (de la brazilano Carlos Pereira) kaj Lernu.net (de E@I), kelkaj homoj opinias ke la efektiviĝo de tiu propono signifos ankaŭ intensa diskonigado de Esperanto ĉe lingvemuloj.
Jam iom delonge portugallingvaj esperantistoj, ĉefe brazilanoj, diskutis en la interrilata kaj pordiskuta forumejo Orkut pri la eko de Esperanto-lecionoj en la retejo LiveMocha, sed ne sciis kiel tion proponi. Anstataŭ tion, oni eĉ komencis ektraduki la portalon al Esperanto, sed tuj haltis. Ĝuste hodiaŭ, freŝe oni malkovris la retejon http://livemocha.uservoice.com/ tiun, kiu celas ricevi proponojn por LiveMocha kaj ĝin efektiviĝi: ju pli balotita la propono, des pli prioritata ĝi estas por la skipo de LiveMocha.
Homo kies kromnomo estas Socialiste kreis la proponon Add a course in Esperanto (Aldonu kurson en [!] Esperanto) kiu jam estas la tria propono plej balotita. Por baloti oni nur bezonas registriĝi en la portalo, konfirmi la registriĝon retadrese, kaj voĉdoni! Disponeblas tri balot-intensoj (1-'apogeto'; 2-'apogo'; kaj 3-'apogego'). Centoj da membroj de la portalo sin identigas kiel parolanto de Esperanto, kelkaj eĉ kiel instruantoj. Verŝajne tiu fakto helpos la efektiviĝon de tiu aŭdaca propono.


Lingva revizio