poresperantista reto: http://per.esocom.de
Kiel trovi la ĝustan esperantiston? - jen socia retprojekto de Frank Merla
Videblas multaj esperantistoj en forumoj sed iliaj intencoj ne. Nu jes, ekzemple en fotaj retejoj oni povas supozi ke la homoj interesiĝas pri fotoj. Sed modernaj retejoj ebligas pli ol nur enmeti fotojn. Malfacilas elkribri la serĉatan partneron. Aliaj ne ŝatas ĉie malfermi konton por trovi esperantiston por certa celo. La celo de tiu projekto estas konkrete kunigi interesojn de esperantoparolantoj.
Vi estas invitita publikigi viajn dezirojn kaj proponojn por trovi homojn kun la samaj interesoj. Simple skribu al la fondinta retpoŝtadreso, kaj li enmetos viajn kontaktproponojn.
Frank Merla
Kial mi ofertas tiun retejon? Nu, mi kredas ke Esperanto ne taŭgas vere por ĉiuj homoj. Dio dum la turkonstruo en Babel intence ĵetis multajn lingvojn inter la homojn. Plej multaj homoj ankoraŭ hodiaŭ iasence provas konstrui en la ĉielon. Mi volas diri: Ili volas superi la naturon inkluzive la homojn kiuj ne kontraŭas aŭ toleras tion. Ĝis hodiaŭ videblas ke homoj kiuj tendencas al superado ne trovas ion valoran en Esperanto.
Laŭ mi ĉefe nur homoj havas ŝancon pri komuna egalrajtiga lingvo kiuj ne agas kontraŭ la naturo aŭ aliaj homoj. Mi supozas ke esperantistoj - ĉu konvinkite pri finvenkismo ĉu pri raŭmismo - tendence estas bonvolaj homoj. Unu grava kaŭzo de ilia malsukceso rilate al babelturkonstruantoj estas la esperantoparolantoj kunagas pli malpli dise. La interreto povas esti ponto inter la bonvolaj homoj kiuj intencas uzi la ŝancon de sinergiefikoj.
Ĝis nun ni uzis la ekzistantajn eblecojn de la interreto. La plej granda spaco en ĝi denove estas okupata de la babelturkonstruantoj. Tie malfacile konkurenceblas. Mi supozas ke ni nur iomete kunfaru en tiu kakofonio. Tamen ankoraŭ estas sufiĉe da spaco por bonvoluloj. Ni ne atendu ĝis la lasta esperantisto kredas ke la interreto ne taŭgas por ni. Mi estas sufiĉe naiva esperi ke la bonvolaj esperantoj kolektiĝas en retoj por demonstri ke la homa socio kapablas vivi sen superado de aliaj vivuloj. Tion mi deziras apogi per tiu platformo.
Ni pruvis ke oni ĉion povas diri en Esperanto. Sed kion ni havas por diri? Ni parolu unu kun la alia ankaŭ pri tio!
http://per.esocom.de
Kiberio