Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Craig Neidorf / Indiana Kooperativa Grupo adoptas Esperanton kiel laborlingvon

Indiana Kooperativa Grupo adoptas Esperanton kiel laborlingvon

de Craig Neidorf Laste modifita: 2012-07-14 11:49
La Indiana Kooperativa Grupo, transnacia organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun Intraespo kaj lanĉintoj de Kiberio, decidis adopti Esperanton kiel laborlingvon.
La Indiana Kooperativa Grupo, transnacia organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun Intraespo kaj lanĉintoj de Kiberio, decidis adopti Esperanton kiel laborlingvon. Mi trovis tiun ĉi informon en Virtuala EsperantoKlubo sed la membroj de la Grupo detale informas pri sia decido en la Indiana Kuriero. Ili prezentas plurajn kialojn kaj fine konkludas:
ni indianoj komencis antaŭ du semajnoj studi kaj uzi Esperanton en la nia labortablo por debati kaj labori. Kiu lingvo povus esti pli bona ol sinteza lingvo por komunumo kiu unuiĝas pro ideoj kaj projektoj, ne pro originoj, «ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj». Esperanto estas por ni: sinteza lingvo por sinteza komunumo.
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-07-14 13:20
koran dankon al niaj amikoj de Intraespo kaj al Craig pro diskonigo de nia decido ekuzi Esperanton kiel laborlingvon. Kelkaj ni jam delonge esperantumis kaj la aliaj kooperativanoj rapide lernas..jam Esperanto estas nia ĉiutaga lingvo.

Krome, dank' al la libera programaro kaj al aktivuloj kiuj tradukis ĝin al Esperanto, nia laborado disvolviĝas plene en Esperanto ĉar niaj teknologiaj platformoj tuje esperantiĝis..wordpress, nia opereciumo -Ubuntu-, nia kuntektopedio -kies artikilojn ni jam komencis esperantigi- http://kuriero.lasindias.com/la-indianopedio-esperantumas
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-15 10:47
Tre grava inicio kaj decido! Eble ghi estas komenco kaj ekzemplo por aliaj minoritataj grupoj. Ni nepre devas agi desupre kaj malsupre.Bedaurinde minoritataj grupoj havas multajn problemojn, sed eble komprenos, ke Esperanto povus iom helpi al ili kontaktighi ankau kun aliaj grupoj.
Eble ankau intelektuloj, politikistoj rimarkos, ke nur neutrala lingvo ne detruas popolajn lingvojn kaj ghies kulturojn.

Mi persone kaj en nomo de Europo Demokratio Esperanta Federacio elkore gratulas kaj deziras esperontajn sukcesojn!

Sekretario de EDE- Federacio Stanislavo Rynduch
esperanto
esperanto diras:
2012-07-15 13:02
Chu Europo Demokratio Esperanto-Federacio estas reala asocio kun membroj, au chu vi estas la sola membro kaj via federacio ekzistas nur sur la papero?

Cetere, Tishljar neniam respondis miajn demandojn pri Slovenia Europa-Esperanto Civitana Federacio kaj Kroatia Europa-Esperanto Civitana Federacio, au kiel tiuj fantaziajhoj nomighas.

Esperantistoj estas mondchampionoj de la inventado de blufoj, troigoj kaj himeroj chu ne.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-07-15 13:57
Estimata Anreo,

vi estas tiu, kiu chion legis, kiu chion scias. Certe sufichan materialon vi trovos en Vikipedio.
Por via informo mi chi tie skribas, ke al EDE-Federacio apartenas jam Francio, Germanio, Hungario, Hispanio kaj Pollando, kompreneble kun anoj. (por oficjaligi polan EDE ni devis havi almenau 15 anoj) Venontjare vershajne estos oficialigita en Bulgario.
Vi povus esti organizonto de svisa grupo - vi ja preghas pri politika agado! De dek jaroj estas organizataj prelegoj che Balatono, vi ankau povus esti prelegonto! Legu ankau pri EDE-PL agado kun polaj politikistoj, pri arangho en Senatejo, Pola Sejmo....
elektrolupo
elektrolupo diras:
2012-07-15 14:09
Stanislavo, Koran dankon!