Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS / La afrikano kalkulu kun aksiomoj

La afrikano kalkulu kun aksiomoj

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-06-14 09:40
Mirindaj kreaĵoj de Dio, mi ĝojas pro via interesiĝo pri la lastaj kronikoj kaj mi certigas al tiuj, kiuj petas ilian reenkodukon, ke ni havos multajn okazojn por pliafoje tralerni ilin. En tiu ĉi kroniko plaĉus al mi paroli pri afrika problemo atentinda. Por ni afrikanoj, estas problemo respekti regulojn de sukceso kaj feliĉo.

Ni ŝatus instruojn, kiuj konfirmas kion ni scias, dum kion ni scias, tio ne ebligas al ni progresi. Tute mankas al ni fleksiĝemo por lerni, ŝanĝiĝi por iri antaŭen. Doktoro SIMONTON, unu el la plej bonaj specialistoj pri kuracado de kancero kaj ĉiuj aliaj malsanoj, havis ian kredosistemon fleksan.

La Biblio klare montras, ke ni devas konstante ŝanĝiĝi pere de renovigo de la pensmaniero por distingi kio estas bona, utila kaj perfekta. Alidire, sen renovigo de la pensmaniero, sen ŝango de mensostato, oni neniam scios kio esta bona, utila kaj perfekta.

La Nobla Korano instruas, ke Dio nenion povas fari por popolo, kiu ŝanĝas nenion en si. Alidire, se vi daŭre pensas la saman aferon, Dio donos al vi la saman aferon. Estas do necese malkovri kaj apliki novajn aksiomojn por havi transformitan vivon.

Aksiomo estas evidenta propono, el kiu oni tiras konsekvencojn logikajn. Iam, al studentoj afrikaj en Ĉinio la profesoro diris: “Oni laboras en la tago kaj dormas en la nokto.” La studentoj reagis por demonstri la malon. La profesoro ripetis la saman diron evidentan, ĝis studento faris la bonan demandon, kial la profesoro tion diras.

La profesoro respondis: “Se vi ne dormas la nokton, vi konstatos, ke ok horoj da dormado en la tago ne ebligos al vi reakiri la necesan energion por la laboro kaj tial vi estas devigata dormi la sekvan nokton por denove farti bonege.” Neniu estas devigata sekvi la aksiomojn, sed oni devas kalkuli kun ili kaj antaŭvidi kiel malpliigi la konsekvencojn kiam oni decidis ĉirkaŭiri ilin.

La homo evoluas en kvar sferoj: la korpa, kiu estas malforta kaj videbla kaj kiu volas, ke oni agu laŭ la videblaĵoj; la emocia sfero kiu postulas perfektan regadon de la emocioj; la mensa sfero, kiu ŝatus, ke per la potenco de la parolo ni modifu niajn pensojn por modifi niajn realaĵojn, niajn emociojn, nian sorton; kaj fine la sfero spirita, kiu per agoj pertubas la leĝojn naturajn kaj implicas reagojn ofte tragikajn. Bona menstrejnisto intervenas nur en la sfero mensa kaj pro tio kontrolas tute facile la tri aliajn sferojn de la vivo.

Por resaniĝi de malsano ĉe piedo, la korpo utiligas produktojn por rekte ataki la malsanon, la emocia sfero emociojn, kiuj subtenas la malsanon ĉe la piedo, dum la spirita kunigos entojn resanigajn kaj la mensa nur agas kiel Dio por instali per nenio krom la parolo la ideon de saneco.

La ĉefa aksiomo de la saneco konsilas forigi de sia kapo ĉiun ideon de malsaneco kaj pensi nur pri bona farto. Kiu havas malsanan koron, tiu devas ripeti: “Mi havas perfektan koron.” La precipa aksiomo de la feliĉo estas kredi sian bonan stelon, paroli, pensi, kaj spiri nur pozitivecon. La ĉefa aksiomo de prospero estas proklami, pensi kaj senti la prosperecon. La ĉefa aksiomo de la perlaboro estas proklami, pensi, senti sian rajton perlabori.

Kiuj dubas, al tiuj mi ŝatus memorigi, ke la parolo de Dio deklaris, ke la malfortulo devas ripeti, ke li estas forta. Kion ni devas fari, tio estas ne distanciĝi de sfero por aliri alian, sed povi emfazi la mensan dimension por kontroli aliajn per forta mensostato. Ni priparolu feliĉon, sanecon prosperon, ni vizitu tiujn, kiuj same faras kaj Dio zorgos pri la cetero.

Mi amas vin, mi respektas vin, mi deziras ĉion plej bonan al vi.

Franclingva kroniko de Coach Patrick POGNON kun la esperantigo de GBEGLO koffi

PS: Kiuj interesiĝas pri tio ĉi, tiuj povas :

– Aliĝi al la retlisto franclingva CERVEAU COLLECTIF AFRICAIN, sendante malplenan mesaĝon al cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes.fr, kaj poste konfirmi respondante la alvenintan mesaĝon respondan.

– Aliĝi al grupo FIAD-ESPERANTO en ties retlisto esperanta fiad-esperanto@googlegroupes.com aŭ simple rilati kun GBEGLO Koffi

– Viziti la retpaĝaron: www.fiad-solutions.org.

 

 

 

 

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-06-15 14:04
Mi ne kredas je doktoro Si-monton-sed nur je guto malgranda kiu konstante frapanta traboras la monton granitan