Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS / Kresko de buĝeto de AO (Afrika Oficejo) je 233 %

Kresko de buĝeto de AO (Afrika Oficejo) je 233 %

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-07-11 20:32
La Afrika oficejo de UEA, kiu, laŭdire ekzistas en Benino aŭ virtuale, ĵus havis sian buĝeton por la jaro 2017. La cifero montras pli ol 233% da kresko de la buĝeto kompare kun tiu de 2016. Kial?

La komitatanoj jam havas la financajn dokumentojn por la UK en Nitro. Rigardante la ciferojn oni povas tute klare trovi mamutan kreskon en rubriko Afrika Oficejo. En la jaro 2016 la buĝetita sumo estas 1500 eŭroj sed por 2017 la sumo estas 5000 eŭroj. Demandiga afero, ĉu ne?

Klopodoj havi precizan respondon de la ĝenerala direktorino fiaskis, ĉar ŝi diris, ke la demando devus iri al la komitato. Ĉar la demandanto nek estas komitatano de UEA, nek havas reprezentanton en la komitato, jen li montras la aferon tie ĉi, ke iu helpu.

Jes, la buĝeto povas altiĝi aŭ malaltiĝi, sed oni ĉiam devas klarigi kial. Do, necesas, ke tie ĉi aperu tio kio tre alte kreskigas la buĝeton de la oficejo, kiu preskaŭ ne funkicas.

Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-07-21 12:08
Respondis Stefan MACGILL la vicprezidanto de UEA
Stefan jhus skribis :
"Mi povas nur aldoni, ke la rubriko 'Afrika Oficejo' havas proponon pri renomigo al 'Regionaj Oficejoj' kio helpas klarigi la pli altan sumon."

Certe Stefan nenion klarigis.
Mi ja devus ghoji, ke bugheto por Afriko kreskas. Sed antau ol konduti tiel, mi sciu, ke tiu kresko ne estas fantazia. Jen la respondo de Stefan alportas nenion novan.

Kion li nomas renomigo ? Chu estas aparta laboro farenda tie ? Afrika oficejo neniam funkciis plene en Benino. Ghuste tial mi tute ne komprenas kial oni pludonas monon al tio. Necesas uzi tiun monon por aliaj aferoj en Afriko. La afrika oficejo en Benino estas nur bughetvora. Se tio ne estas vera, oni klarigu la novajn laborojn, kiujn oni faros tie, kaj ni vidos, chu tio necesigas kreskon de kla bugheto.

Antau ol nur citi la novajn laborojn, oni raportu unue pri la malnovaj. Mi havas la impreson, ke en UEA oni decidas nur ludi kun/per chio/chiuj. Statutoj chiel shanghataj kaj bugheto fantazia, retlistoj arbitre administrataj ktp. Kien tiuj nunaj gvidantoj de UEA irigas la asocion ?

Stefan estas bona en eduka tereno, sed en mastrumado de asocio, lin oni bone observu, char la antaau pashoj liaj ne estas kuraghigaj.

Oni devas vere repensi la funckigon de Afrika Oficejo, kaj ne Jean CODJO povus ion fari tie, char li jam uzadas tion profite preskau ne al Esperanto sed al si mem. Oni ja scias kiel lai oficejo farighis dormejo, kiel li uzas la monon de la oficejo por pagi la elektron de la familio ktp.
Necesas vere repripensi la sorton de Afrika Oficejo se vere oni volas , ke ghi plufunkciu,