Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members brilanto Fondiĝis germana Eine-Welt-Partei (partio Unu Mondo)

Fondiĝis germana Eine-Welt-Partei (partio Unu Mondo)

by Robert Bogenschneider Laste modifita: 2010-09-08 19:24

Hodiaŭ fondiĝis en Wiesbaden en harmonia, agrabla atmosfero la partio Eine-Welt-Partei. Inter la 8 fondintoj estis 7 esperantistoj kaj unu neesperantista mondfederisto (kiu fariĝis la unua vicprezidanto).

Fondiĝis germana Eine-Welt-Partei (partio Unu Mondo)

Fondaj membroj de Eine-Welt-Partei

Hodiaŭ fondiĝis en Wiesbaden (Germanio) en harmonia, agrabla atmosfero la partio Eine-Welt-Partei. Inter la 8 fondintoj estis 7 esperantistoj kaj unu neesperantista mondfederisto (kiu fariĝis la unua vicprezidanto).

Pliajn informojn (fotojn, funkciulojn, definitvan statuton, oficialan bazan programon, membriĝilon) oni trovas en germana lingvo en la retejo http://www.eineweltpartei.de

La partio post nelonge registriĝos kaj ĉe la germana balotestro kaj ĉe la urba tribunalo de Wiesbaden.

Amike

Ulrich MATTHIAS

(laŭ esper-german, 6.9.2010)

Agoj pri dokumento