bibliotekistino
"Concise encyclopedia of the original literature of Esperanto" S-ro Andy Künzli atentigas la esperantistan publikon pri la fakto, ke la "Concise encyclopedia of the original literature of Esperanto" troviĝas en diversaj bibliotekoj de Svisio. Nu, tio estas ĝojiga ĉar libro en biblioteko de Svisio estas libro je la dispono de ĉiuj enloĝantoj (kaj eĉ de eksterlandanoj, kvankam iom malpli rapide kaj nun ne plu senpage). Sed estas verdire tiel bele organizite ke se ekzemple iu mendas hodiaǔ la libron al la nacia biblioteko, tiu ricevos ĝin perpoŝte hejmen morgaǔ aǔ plej malfrue postmorgaǔ kaj povos konservi ĝin ses monatojn (se ne petata de iu alia intertempe). Sed estas kompreneble ke la intenco de S-ro Künzli ne estas emfazi la miraklon de la nunaj mirindaj bibliotekaj eblecoj – sed reliefigi la fakton, ke tiu grava libro ne troviĝas (ne troviĝis) en CDELI je la momento de liaj zorgemaj esploroj kaj kontroloj : "Sed en la elektronika katalogo de la neushatelaj kaj jxurasaj bibliotekoj, al kiu apartenas CDELI, mi ne trovis la titolon, kvankam GHUSTE CHI TIE ghi devus trovighi." Nu, ĉu S-ro Künzli scias kiel (kiamaniere) libroj alvenas en bibliotekon ? Nu, kelkfoje mi aǔdis, ke ili povas fali el la ĉielo aǔ kreski sur arboj (kaj oni plukas ilin kiam ili estas maturaj). Ĉar mi estas adepto de mirakloj, mi kredas je tio. Sed ĉu mi havis la okazon jam vidi tion ? Ne. Ĉu mi havos la okazon vidi tion antaǔ la fino de mia longa labor-vivo ? Mi esperas ke jes – sed mi devas agnoski ke la plej oftaj metodoj tamen estas donaca ricevo aǔ aĉeto. Mi povis konstati, kiel bibliotekistino en CDELI, ke neniu (ankaǔ ne S-ro Künzli) donacis tiun libron al nia biblioteko. Restis do nur la aĉeto. Aĉeto certe postulas kompetentecon por la elekto de la titoloj sed ankaǔ monon. Kaj kie trovi monon ? Sur la arboj, ktp. Certe – sed malofte. Ĝis nun kaj laǔ mia kompreno (kaj konstato), la nura fonto de mono por la aĉeto de libroj en CDELI estis la malavareco de S-ro Gacond (aǔ, kiel li diras, la truoj en lia poŝo). Feliĉe jam estis relative multaj truoj kaj ĝuste ĵus kreiĝis la "Fonduso Gacond" (vd. SESi bulteno de oktobro). S-ro Gacond zorgas pri la poŝaj truoj kaj Richard kaj Martine Schneller zorgas pri la la elekto kaj venigo de libroj. Pruvo de ilia kompetenteco estas, ke por la unua listo de aĉetaĵoj, ili ĝuste elektis la faman kaj de S-ro Künzli ŝatatan "Concise encyclopedia of the original literature of Esperanto", kune kun belaj tradukoj de Laxness, Borges, Simenon, Coelho, Paasilinna. (Paasilinna estas ŝerco, estas nur instigo al traduko por niaj finnlandaj amikoj.) Ĉar ĉiu povas fari aĉet-proponon (laǔ ofta sistemo en bibliotekoj), ankaǔ S-ro Künzli povas proponi titolo(j)n kaj se ili estas de R. kaj M. Schneller juĝataj taǔgaj (kaj se la poŝaj truoj permesos tion) ili estos aĉetitaj. Krom kompreneble se ili estus elĉerpitaj – sed en tiu kazo eble venos reeldono aù libra arbo. Por informo, la libro alvenis en CDELI lundon la 28an de septembro (mendo ĉe UEA certe povas esti esplorata kaj kontrolata), ĝi tuj estis de mi numerita kaj stampita (oni multe numeras kaj stampas en bibliotekoj, precipe lunde se, kiel mi, oni deĵoras nur lunde) kaj lasita sur la "Tablo de la novaĵoj" por ke la partoprenantoj al la Seminario pri la paco (3an de oktobro) povu ĝin admiri. Lundon la 5an de oktobro kiam mi revenis, mi registris ĝin en la RERO-katalogon, kiel S-ro Künzli kaj ĉiuj interesatoj povas kontroli. La numero estas ESP 9193. Ĉar momente estas nia nura ekzemplero, ĝi ne estas pruntebla – sed ĝi kompreneble estas konsultebla en la CDELI-salono aǔ en la lego-ĉambro de la biblioteko. Kiam estos tri ekzempleroj (donacoj, arboj, aliaj aĉetoj), la tria ekzemplero estos pruntebla. Martine Schneller Bibliotekistino en CDELI
Momente nenio en tiu ĉi dosierujo.

