Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Baptiste Darthenay / Ne nur cifereca PIV. Ĉu?

Ne nur cifereca PIV. Ĉu?

de batisteo Laste modifita: 2015-04-15 21:40
Multaj homoj subtenis en 2010 kaj 2011 la projekton vortaro.net, la enretigon de la fama Plena Ilustrita Vortaro. Eble ankaŭ vi? Temis pri ne nur cifereca PIV. Kaj nun?
Ne nur cifereca PIV. Ĉu?

Vortaro.net nur iomete pli moderna ol PIV

Multaj homoj subtenis en 2010 kaj 2011 la projekton vortaro.net, la enretigon de la fama Plena Ilustrita Vortaro. Eble ankaŭ vi?

Estis tre sukcese, en kelkaj monatoj kolektiĝis pli ol 15 000 eŭroj! La kunlaborantoj meritas tiun moneton, estas granda laboro transformi tian kvanton da datumoj.

Persone mi ne kontribuis. Ne nur ĉar mi estis studento, sed ankaŭ ĉar SAT ne intencis liberigi la datumojn. Malkiel Volapuko, Zamenhof liberigis Esperanton (damne, li estis tiom moderna!). Mi ŝatas kontribui al la projektoj kiuj liberigas la homojn ĝenerale. La RetaVortaro (ReVo) komprenis tion, kaj pro la libereco de ĝiaj datumoj, la bonega projekto Apertium, maŝintraduko komparebla al la fermita GugloTraduko, tre rapide pliboniĝis.

Do, komence de aprilo 2012, sukcese aperis tre moderna retpaĝo en beta-versio. Kiel kutime kun la projektoj de Edukado@Interreto, la ne-tiom-konata studio Gaus faris la programadon. Kaj pigre — ni ĉiuj retprogramistoj faras la samon — uzis Bootstrap. Tiam mi ne komprenis kial oni devis registriĝi por povi serĉi vorton. Iu diru al mi, kial? Ĉu ĉar estas beta-versio? Jam pli ol tri jarojn estas beta-versio! Jes, Gmail restis en beta-versio dum pli ol 5 jaroj. Tamen temas pri alia komplekso…

Cetere, ĉu vi rimarkis ke la konto ĉe vortaro.net estas la sama kiel ĉe lernu.net? Provu ŝanĝi vian pasvorton ĉe la reta PIV, kaj provu ensaluti ĉe Lernu. Tio ĝenas min.

Sed tio kio vere ĝenas min estas la jena promeso:

La projekto de reta PIV havas pli altajn ambiciojn, ol esti nur simpla cifereca versio de la papera eldono. Ĝi havas pli grandan potencialon, kiun la kreantoj de la retejo volus plene eluzi. La retejo havos forumon por ĉiu unuopa vorto, kiu ebligos viglan diskuton pri diversaj terminoj. Ĉiu povos kontribui, proponante eblajn novajn esprimojn, taŭgajn uzojn de certaj vortoj ks.

Fonto: malnova vortaro.net

Ĉu iu havas informeron pri tiu dua fazo de la projekto? Kiom da mono estis kolektita pro tiu promeso? Mi scivolemas. Kaj ŝatus havi tiun diskutan sistemon.

ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe diras:
2015-04-17 23:34
mi sentas iom simile al vi, kaj mi rezonas iom alimaniere.

sentas simile – jes, kiel guglo kaj aliaj nuntempaj firmaoj tre dependaj je interreto, e@i kaj studio gaus aperas sufiĉe anonime, sciigas siajn iniciatojn lastmomente, lasas tielnomatan beta-version dum jaroj (oni ne plendu pri misoj, ĝi estas beta-versio!), anoncas brilan estontecon kaj eventuale daŭrigos la aferon, se okazo aperos. tio impresas min – kaj probable ankaŭ vin – iom senrespondece.

rezonas alimaniere – pri „liberigo de datumoj“ la situacio ne ŝajnas al mi tiel klara. ludoviko zamenhof liberigis esperanton – jes, tiel li diris, sed ĉu iu iam pretendis je aŭtorrajto pri lingvo kaj agnoskigis ĝin de juĝejo? mi dubas. oficialajn lingvojn oni laŭvorte rigardas normaj, sed neniu instanco havas realan povon por ilin normi kaj procesi kontraŭ misuzantoj. analoge oni facile kredas, ke vortaro estas oficiala kaj ĉiesa afero, ke vortodifinoj kaj ceteraj privortaj informoj estas evidentaĵo, komuna, libera afero, kiujn ĉiu ajn povas skribi. ankaŭ tion mi dubas. tiel estas, se tiel oni decidas. tiel ne estas, se oni decidas alie. de unu sama vorto dek homoj povas proponi dek diversajn difinojn. difino, kiun homo redaktis, estas malgranda sed reala verko de li, kiel romano. ĉu romanistoj liberigas la datumojn de siaj verkoj? malofte jes, plejfoje ne. aŭtorrajto aplikiĝas al vortaro same kiel al romano, poemo aŭ alia vorta verko, se tiel decidas aŭtoro.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2015-04-19 15:48
Mi ne scias, ĉu la afero iris ĝis tribunalo, sed okazis kopirajta kaj markonoma disputoj inter la proponantoj de Loglan kaj Lojban.
ĵeromo vaŝe
ĵeromo vaŝe diras:
2015-04-20 00:05
efektive mi legis pri tia kverelo. mi ankaŭ legis, ke loglano kaj loĵbano malkonformas al tio, kion mi supre diris pri malunueco de vorto-difinoj. ili laŭdire estas lingvoj – se mi bone komprenas la priajn asertojn kaj se ili vere estas lingvoj – en kiuj semantiko plene klaras. el kio sekvas, ke ekzistas nur unu difino de ĉiu vorto, kaj tiun difinon oni povas variigi nur formale kaj antaŭvideble. se tiel estas, ilia vortaro konformas al la popola imago pri vortaro: unika, en pli aŭ malpli kompletaj formoj, kun neŝanĝeblaj difinoj. tiam kverelo pro aŭtorrajto pri la lingvo estas imagebla, ĉar ĝi egalas al kverelo pro aŭtorrajto pri la sola ebla vortaro, kaj en tia cirkonstanco mia rezono malĝustas.
Batisteo
Batisteo diras:
2015-04-18 20:18
> ĉu iu iam pretendis je aŭtorrajto pri lingvo kaj agnoskigis ĝin de juĝejo?

Mi ĵuste voli kompari Zamenhof al Johann Martin Schleyer, la kreanto de Volapuko. Kaj, ne tiom klare, al la Toki Pono.