Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members apareja Invito al 67a Hispana Kongreso de Esperanto
Agoj pri dokumento

Invito al 67a Hispana Kongreso de Esperanto

by Alejandro Pareja Laste modifita: 2008-03-17 14:45

La 67a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Kuenko (hispane Cuenca) la 3an ĝis la 6a de julio, 2008, organizita de la Hispana Esperanto-Federacio (HEF)

La 67a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Kuenko (hispane
Cuenca) la 3an ĝis la 6a de julio, 2008, organizita de la Hispana
Esperanto-Federacio (HEF).

Kadre de la Internacia Jaro de Lingvoj, la temo de la Kongreso estos "Lingvoj, Trezoro de la Homaro, Ilo por Dialogo". Vidu la interesan programon kaj aliĝilon ĉe la retpago de HEF.

La kongresejo estos la bela kaj centra konstruaĵo "Escuelas Aguirre", antikva lernejo kiu nun funkcias kiel kultura centro.

Ekzistas malmultekosta loĝejo por kongresanoj ĉe la universitata hejmo "Bartolomé Cossío". Vidu "Loĝado" ĉe la retpaĝo. Rapidu! Ne restas multaj liberaj lokoj!

Kuenko estas unu el la plej malgrandaj provincaj ĉefurboj en Hispanio. Ĝi troviĝas 160 km. sudoriente el Madrido. La antikva urbo, kiu staras sur mallarga monto inter du ravinoj, estas deklarita Monda Kulturheredajo de UNESKO.


Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: