Kongreso de Arci Esperanto
by
Andrea Montagner
—
Laste modifita:
2007-04-08 20:32
Kongreso de la maldekstraj esperantistoj
| Kio |
|
|---|---|
| Kiam |
2007-04-27 19:30
ĝis 2007-04-29 15:00 |
| Kie | Milano (Italio) |
| Nomo | info@arciesperanto.it |
| Aldonu eventon en la kalendaron. |
|
Fine de aprilo okazos en Milano (Italio) la unua Kongreso de Arci Esperanto, kiu estas nova asocio en Italio kiu klopodas disvastigi esperanton en la meldekstraj kaj kulturigaj medioj kaj en la movadoj por alia mondo ebla.
Naskiĝinta la 25a de aprilo 2006, la detreveno de la liberiĝo en Italio de la nazifaŝisma registaro, Arci esperanto miksas en si mem du partojn en la akronimo ARCI (www.arci.it), kiu estas neesperanta kaj nacia asocio kiu klopodas pri kulturo kaj distraj programoj por la popolo, kaj esperanto.
Ĉiuj informoj estas en nia retpaĝo www.arciesperanto.it kun la programo.
Por pliaj informoj skribu al info@arciesperanto.it

