Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / La Esperanta Retradio post 2 monatoj

La Esperanta Retradio post 2 monatoj

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2011-04-26 10:42
Antaŭ 2 monatoj mi reaktivigis la Esperantan Retradion. La eĥo estas bonega. En "Libera Folio" tamen ĝis nun regis silento pri tio. Sed la afero estas menciinda kaj diskutinda ankaŭ ĉi tie.
La Esperanta Retradio post 2 monatoj

Esperanta Retradio

La Esperanta Retradio ekfunkciis jam en oktobro 1998 kiam mi post vizito ĉe Pola Radio decidis subteni la tutmondon disaŭdigadon de la elsendoj metante la semajnfinajn priesperantajn programojn en la interreton. Tion mi faris ĝis la jaro 2005 kiam Pola Radio mem plenumis tiun laboron.

Nun, post la fino de la interretaj elsendoj de Pola Radio mi volis reaŭdigi kelkajn elstarajn programojn kiujn mi estis savinta. Montriĝis tamen ke mi devis respekti la kopirajton de Pola Radio kaj mi do rezignis daŭrigi tiun agadon. Sed mi havis ankaŭ proprajn produktaĵojn el la pasintaj jaroj kaj tiujn mi povis senprobleme reaŭdigi. Kaj por povi daŭrigi mian agadon mi produktis novajn proprajn elsendojn.

Vidante la ĉiutagan statistikon mi konstatis kreskantan intereson kaj ankaŭ la reagoj de la geaŭskultantoj estis tre pozitivaj. Tial mi ekde la 1-a de marto komencis produkti sonartikolojn ĉiutage. Laŭ la statistiko kaj laŭ la reagoj mi nun fariĝis serioza kunbatalanto por la afero de Esperanto.

Pasis nun preskaŭ 2 monatoj dum kiuj mi ĉiutage prezentis novan sonartikolon kaj ricevis por tio multajn laŭdajn komentojn. Nur unu afero mankas al mi en tiu kunteksto: La Retradio tute ne aperis en iuj komentoj de "Libera Folio". Du movadaj gravuloj ja gratulis al mi, nome Osmo Buller kaj Zlatko Tišljar kiu konfirmis ke li regule aŭskultas miajn programojn. Sed tiuj gratuloj ne sufiĉas. La afero havas principan dimension: Mi skribis en "Libera Folio" ke estas mia firma konvinko ke por disvastigi la lingvon necesas aŭdigi ĝin (kaj nun mi aldonas: ĉiutage). Kaj tiu principa demando estas menciinda kaj diskutinda.

En tiu kunteksto gravas la konstato ke per la aŭdigado de la lingvo ankaŭ eblas decide plibonigi la sintenojn rilate al la lingvo. La parolado revenigas optimismon. Mia sonartikolo pri tiu temo atingis jam 3500 aŭskultantojn! Miaj sonartikoloj fariĝis jam instrumaterialo por lernantoj, ĉar eblas ankaŭ legi la tekstojn. Tiel homoj ne perdiĝas post la kurso.

Ĝis nun ĉio funkcias sen kaŭzi kromajn kostojn kaj do ne necesas kolekti monon. Tamen per pli da subteno mi povus plilarĝigi mian agadon kaj havi programojn el multaj landoj. Jam estas komenco: unu germano kaj unu brazilano sendis al mi materialojn por sonartikolo. Sed mi ŝatus aŭdigi ankaŭ aliajn voĉojn ol la mian.

Ĉiukaze mi havas longan spiron en tiu afero kaj mi planas daŭrigi mian agadon per nova sonartikolo ĉiutage. Mi estas certa ke iutage mi ricevos la agnoskon de la movada medio kaj ke la afero daŭre kreskos. Pri fina venko de Esperanto mi ne revas, sed pri decida plifortiĝo.

La kompletan programliston de la Esperanta Retradio vi trovas sub:
http://aldone.de/retradio

aldone
aldone diras:
2011-04-26 09:20
Vi povas aŭskulti la supran artikolon en la Esperanta Retradio sub
http://peranto.posterous.com/retradio-post-2-monatoj
Kirilo
Kirilo diras:
2011-04-26 11:40
Nur nun mi (re)konsciiĝis pri via iniciato kaj aŭskultis vian retradion.
Mi kore gratulas vin, via klara kaj senakĉenta prononco estas vere ĝuinda.
aldone
aldone diras:
2011-04-27 09:26
"Lingvo estas trezoro" - Jen la titolo de la hodiaŭa sonartikolo de la
Esperanta Retradio.

Vi certe konas la historion de Eliza Doolittle kiu ĉe profesoro Henry
Higgins lernas bone kaj bele paroli. Ŝi devas lerni la prononcon de la angla lingvo kaj tio estas ege malfacila. Esperanto ofertas en tio grandan avantaĝon.

Aŭskultu mem sub
http://aldone.de/retradio
aldone
aldone diras:
2011-04-28 09:23
Paŭlo Sérgio Viana, juna instruisto de Esperanto en Brazilo, sendis al mi artikolon por publikigo en la Esperanta Retradio:

Ĉu vi parolas Globish?

Aŭskultu tiun vere interesan sonartikolon sub:
http://aldone.de/retradio
aldone
aldone diras:
2011-05-06 17:20
Post la hieraŭa sonartikolo de Lu pri "Motivoj por lerni kaj paroli Esperanton" mi hodiaŭ enretigis sonartikolon kiun li verkis kiel kontribuaĵo al diskuto en "Libera Folio": "Ĉu Esperanto jam atingis la sojlan mason?"

Lia ekzemplo estas imitinda. Ĉu eble ankaŭ vi ŝatus verki artikolon kaj paroli en la Esperanta Retradio?

Skribu al mi sub retradio@aldone.de

Kaj la sonartikolojn de Lu kaj multajn aliajn vi povas aŭskulti sub
http://aldone.de/retradio

Agrablan aŭskultadon deziras
Anton Oberndorfer