Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Aperis 365 sonartikoloj en la Esperanta Retradio

Aperis 365 sonartikoloj en la Esperanta Retradio

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2012-02-28 09:39
Antaŭ precize unu jaro mi reaktivigis la Esperantan Retradion kaj komencis elsendi ĉiutage novan sonartikolon. Tio signifas ke ĝis nun aperis 365 sonartikoloj pri plej diversaj temoj.

Eblas samtempe aŭskulti kaj legi la tekston. Tio ebligas fluan paroladon. La geaŭskultantoj aŭdas bonan kaj belan lingvon. La parolantoj venas el pluraj kontinentoj. La skipo konsistas el 4 produktantoj de programoj. La geaŭskultantoj vigle komentas. La aŭskultantaro daŭre kreskas. Financaj rimedoj ne estas bezonataj. Ĉio funkcias glate kaj harmonie. Do eblas diri ke la entrepreno estas tre sukcesa.

Okaze de tiu datreveno aperas hodiaŭ sonartikolo kun la titolo "Unu jaro pruvas multe" kaj morgaŭ, la 29-an de februaro "Kune ni estas fortaj". En tiu sonartikolo parolos ĉiuj 4 produktantoj de la  Esperanta Retradio.

Esperanto estas sur bona vojo. Ni havas kaŭzon por esti optimismaj.

Por aŭskulti la programojn de la Esperanta Retradio iru al:

http://aldone.de/retradio

Bonan aŭskultadon deziras
Anton Oberndorfer

aldone
aldone diras:
2012-02-28 09:34
Se vi opinias ke la Esperanta Retradio estas bona kaj subteninda afero, mi petas vin esprimi tion ĉi tie en formo de komento. Same viaj instigoj kaj kritiko estas bonvenaj.

Mi dankas pro via subteno.

Anton Oberndorfer
Kirilo
Kirilo diras:
2012-02-28 09:37
Mi dankas pro la vere bonkvalita retradio kaj instigas vin kontinui vian laboron.
Pro tempomanko mi apenaŭ povas aŭskulti retradion, sed tio ja estas mia privata malbonŝanco. ;-)
Alekso
Alekso diras:
2012-02-28 11:27
Mi nepre aliĝas al tiu ĉi laŭmerita laŭdo kaj volas speciale danki pro la elekto de interesaj kaj pensigaj temoj, la bona stilo kaj prononco. Kia kontrasto al la iamaj sendaĵoj de Radio Vieno. Certe ankaŭ ili estis bonvenaj, certe ankaŭ ilin oni faris kun amo - sed bedaŭrinde la prononco estis aŭstreca, kaj - tio vere terurigis min - la parolmaniero konstante devigis min cerbumi, ĉu la parolantoj jam agonias aŭ nur ploras.
Apro
Apro diras:
2012-02-28 22:29
Bonega iniciato, kiun mi laùeble diskonigas.
Daùrigu ... kaj sukcesegon !

Germain Pirlot
dennis
dennis diras:
2012-02-29 07:30
Radio en Esperanto estis, estas kaj restos unu el la plej gravaj iloj por la antauenigado de nia lingvo. Spertaj Esperantistoj povas ghui la auskultadon de bela Esperanto; novaj Esperantistoj povas uzi ilin por pliprofunde lerni la lingvon.

La projekto de Anton Oberndorfer, Esperanta Retradio, estas okulfrape bona lau organiza vidpunkto: ghi jam altiris kunlaborantojn el multaj kontinentoj; la priparolataj temoj estas abundaj kaj variaj; lia radio ne bezonas aldonajn financajn rimedojn; la auskultantaro kreskas. Estas chiumonate novaj son-dokumentoj aldonataj je ritmo de unu chiutage. Iasence, ghi estas simbolo de la NOVA Esperanto-Movado. Mi profunde gratulas.

Pri la pedagogia parto, en Chinio, mi nur povas sopiri, tamen. En la lasta jaro, mi provis eble 5 au 6-foje auskulti la programerojn, sed vane. Povas esti multaj kialoj, sed eble valorus la penon provi meti la tuton ankau sur spegulo-servilon en Azio mem. Chu iu havas sugeston au solvon?

Mi jam rekomendis al la novaj gelernantoj de Esperanto-Insulo I, ke ili auskultu Radio Verda, de Arono kaj Karlina, por ekzerci sin. Mi volas ankau rekomendi Retradion de Anton, sed mi bezonas scii antaue, ke lernantoj en Azio efektive povos auskulti ghin. Kion fari por, ke Chinoj povu facile auskulti?

Aldone, permesu al mi diri, ke kvankam ke ni bezonas bonajn ideojn kiel tiun de Anton Oberndorfer, kaj Arono kaj Karlina el Kanado, ni ankau bezonas SISTEMON por komenci efike organizi la informadon pri tiuj bonaj ideoj. Tiu sistemo ekzistadis jam dum jarmiloj kaj ghi nomighas BIBLIOTEKO.

Kiam miaj gelernantoj iros al, ni nomu ghin, La BIBLIOTEKO de ESPERANTO, ili povus elekti inter la FILMOTEKO, la SONOTEKO, la BILDOTEKO kaj la TEKSTOTEKO. Por trovi Retradion de Anton Oberndorfer, ili scius, ke ghi estas auskultajho, do ili irus unue al la ghenerala BIBLIOTEKO, kaj poste ili enirus en la parton nomatan SONOTEKO (radio, muziko, paroladoj, prelegoj, ktp). Poste, ili elektus la chambron RADIO. Tie ili vidus nuntempajn retradiojn (Retradio, Verda Radio), nuntempajn tradiciajn radiojn (China Radio Internacia), kaj historiajn arkivojn (Radio Polonia, Radioprogramoj kun Claude Gacond, ktp).

Esperantistoj nun baraktas en la kaoso de la nuntempa, neorganizita informo-sistemo. Almenau, ni diru, ke mi persone ege malfacile trovas nian trezoron de esperantaj verkajhoj. Eble mi tro mallertas pri tio, sed multaj da homoj ne estas tiel lertaj pri serchadosistemoj, chu ne?

Fizikaj bibliotekoj, kvankam bonaj, kaj chiam utiligindaj kaj, ofte, utiligendaj, ne solvas la problemon de la plejparto de Esperantistoj, kiuj tute ne havas la tempon nek la monon por viziti tiajn, malproksimajn bibliotekojn. Iu nova Biblioteko de Esperanto, lau mi, estas ege bezonata, kaj la estrado de tia Biblioteko devas esti en la manoj de profesiaj bibliotekistoj kaj profesiaj informadikistoj. En Esperantujo, ni havas kelkajn homojn kiuj au studis bibliotekosciencon au kiuj laboris en urbaj au aliaj bibliotekoj. Tio jam estas bona novajho.

Mi pardonpetas, ke mi iom devojighas de la originala temo, sed por helpi trovi la bonan laboron de Anton Oberndorfer, estas nenio pli bona ol niaj bone organizitaj bibliotekoj, tamen chi foje virtualaj kaj vere estrataj de homoj kiuj fakas pri la temo.

Amike,

Dennis Keefe

aldone
aldone diras:
2012-02-29 09:29
Dennis skribis:
"Mi jam rekomendis al la novaj gelernantoj de Esperanto-Insulo I, ke ili aŭskultu Radio Verda, de Arono kaj Karlina, por ekzerci sin. Mi volas ankaŭ rekomendi Retradion de Anton, sed mi bezonas scii antaŭe, ke lernantoj en Azio efektive povos aŭskulti ĝin. Kion fari por, ke Ĉinoj povu facile aŭskulti?"

Kara Dennis,

mi admiras vian sindonan laboron de instruado de Esperanto al ĉinoj en la Esperanto-insulo. Mi spektis tion en Jutuba filmeto. Oni povus supozi ke vi havas oficialan subtenon de ŝtataj ĉinaj instancoj, ĉar ja de jardekoj la
sinteno rilate al Esperanto tie estas tre pozitiva. Sed ŝajnas al mi ke la intereso pri Esperanto limiĝas uzi ĝin por diskonigi informojn el Ĉinio resp. tra ĉinaj informkanaloj.

Se ĉinoj lernu Esperanton, ili bezonegas aŭdi la lingvon. Certe mia sistemo de aŭdado kun samtempa legado estas plej taŭga ankaŭ por ĉinoj kaj tial mi forte dezirus ke ili povu kapti la programojn de la Esperanta Retradio.
Bedaŭrinde la ŝtataj aŭtoritatoj en Ĉino blokas la aliron al diversaj grandaj usonaj serviloj inkluzive de la servilo de Posteruso kaj tiel malebligas al ĉinoj aŭskulti la Esperantan Retradion (kaj ankaŭ la Polan Retradion en Esperanto).

Mi elektis la servon de Posteruso, ĉar ĝi estas tute senpaga kaj mi povas senfine alŝuti la sondosierojn al tiu servilo. Se mi aĉetus mian propran retspacon en Aŭstrio aŭ en Germanio kaj alŝutus la sondosierojn al tia servilo, verŝajne la sondosieroj estus elvokeblaj ankaŭ en Ĉinio, sed tion mi devus pagi. Do se en Ĉinio ekzistus oferto por senpaga retspaco por sondosieroj, mi povus por tiu merkato alŝuti ilin al ĉina servilo kaj tiel ebligi al ĉinoj aŭskulti la programojn de la Esperanta Retradio. Ĉu eble ĉina telekomunika entrepreno povus sponsori tian retspacon?

La malfermo de la ĉina merkato por Esperanto estus granda paŝo antaŭen por nia afero kaj do indas klopodi atingi tion.

Amike
Anton Oberndorfer
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-02-29 07:55
Kiel mi jam kelkfoje substrekis, la retradio de Antono estas lau mia opinio plej bona de chiuj al mi konataj.
Ghia valoro estas despli granda, char oni povas ghin uzi por instruado, por praktikado de la lingvo por komencantoj. Havante tekston oni povas ne nur legi, sed mem laute paroli kaj kelkfoje ripeti.

Elkoraj gratulon kaj pluajn sukcesojn kaj daurigon.
Estas inda via kontribuo por 125-a jubileo de Esperanto!