Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members UL Strasburga Universitato

Strasburga Universitato

by Ulrich Lins Laste modifita: 2011-03-01 11:27

Interpretado

La raporton de Cyrille Hurstel pri Esperanta interpretado mi legis kun plezuro. Kiam esperantistoj serioze alfrontas defion, ili povas esti tre sukcesaj. Mi spertis tion laste dum la Nitobe-Simpozio en Tokio en 2007. Tie japanoj kaj aliaj brile interpretis inter la japana, angla kaj Esperanto. Pluraj, parte konataj, fakuloj, kiuj cxeestis pro interesigxo pri la temo (kaj pli frue partoprenis similajn konferencojn, en kiuj rolis la japana kaj la angla), poste esprimis sian admiron pro la altkvalita interpretado. Ulrich Lins
Agoj pri dokumento