Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members António Martins-Tuválkin IRo2012: Klifa plonĝado!

IRo2012: Klifa plonĝado!

by António Martins-Tuválkin Laste modifita: 2011-09-02 09:01

La naŭan okazigon de tiu ĉi iberia aranĝo organizas PEJ jam la trian fojon, post Blanksablo kaj Oporto.

Kio
Kiam 2012-04-05 12:00 ĝis
2012-04-08 17:30
Kie Sesimbra (PT)
Nomo
Kontakta telefono +351 -217 141 359
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal
La 9­‑a IRo, Iberia Renkontiĝo, okazos la tri­an fojon en Portugalio en 2012, la unuan semajnfinon de aprilo (okcidentkristana Pasko: 2012.04.05­‑08) en la apudlisbona ĉemarklifa fiŝhavena kastelurbeto Sezimbro (Sesimbra; iame Cezimbra). La programon, kiel kutime, prizorgas la komuna trikapa organizantaro de HEJS, KEJ, kaj PEJ, ĉilasta la lo­kajn aranĝojn. Krom (anoncotaj) kulturaj/distraj eroj, enviciĝas jam promenoj al la loka naturparka montaro Arrábida, al la urbeta kastelo kaj survojaj vidindaĵoj, kaj la apuda klifa terpinto Cabo Espichel. Ne mankos ja plaĝumado kaj eble vizito al apudaj subma­raj kavernoj kaj izolaj strandoj. Malgraŭ tio ke IRon organizas junularaj sekcioj, ĝin ĉeestas esperantistoj ajnaĝaj, kaj praktikemaj komencintoj estas aparte bonvenaj.

Pli da informo pri tiu evento...