Kiu estas la ĝusta vorto?
Asocia okazaĵo
Kiu helpos min trovi la ĝustan vorton ? Mi membriĝis al la Aŭstralia Esperanto Asocio en 1996, jaro de mia enmigrado en Aŭstralio, ĝustatempe por helpi kadre de la UK en Adelajdo en 1997 ; En decembro 2006 mi ricevis kune kun la ĉeko , kiun mi donis al li de mano al mano kelkajn semajnojn pli frue cele pagi la renovigon de mia membriĝo al la asocio, leteron de la kasisto de la asocio, kiu tekstas jene : La plejparto de la nuna estraro ne deziras ke vi estu membro de la asocio dum la venonta jaro ; ( origanal teksto « As you should both( la letero estas adresita al mia kunulo kaj mi) be aware, the majority of current Estraro do not wish for either of you to be members of the Association and have voted not to accept your membership for 2007. In accordance to their instructions I am returning your payment”)
Ankoraŭ nun la Estraro diras kaj la sama estrarano eĉ skribis antaŭ nelonge ke mi disvastigas mensogon, dirante ke mi estis forigita de la Asocio Laŭ ili mi ne rajtas esti membro kaj ili ne pretas membrigi min sen kondiĉoj , sed mi disvastigas mensogon se mi diras ke mi estis forigita de la Asocio. Kiu vorto priskribas mian pozicion ? Ĉu iu scias? Mia celo ne estas altiri al mi kompaton aŭ ion similan , sed scii ĉu en viaj asocioj ekzistas similan demokratan vojon por (. ?)igi la membrojn .
En januaro 2007 la Asocio havis inter 180 kaj 170 individuaj membrojn. Nun estas ĉirkaŭ 130 membroj. Do ĉirkaŭ 50 malaperis.Kelkaj estis (.. ?)itaj kiel mi. Aliaj mem rezignis.Pri kelkaj mi tute ne scias la kialon de la malapero. Rimarko : mi aldonis la tekston en la lingvo uzita de la estraranoj de la Aŭstralia Esperanto -Asocio ĉar mi ne volas ke mia traduko, kvankam mi provis fari mian eblon por eviti tion,ne redonu la ĝustan informon.

