Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stanislavo Belov / Malferma letero de Nadja Tolokonikova (Pussy Riot)

Malferma letero de Nadja Tolokonikova (Pussy Riot)

de Stanislavo Belov Laste modifita: 2013-10-07 14:24
Esperantigo de la nefermita letero de la anino de Pussy Riot Nadja Tolokonikova, 23.09.2013.
Malferma letero de Nadja Tolokonikova (Pussy Riot)

Nadja Tolokonikova en la punbarakaro

Pussy Riot almenaŭ bezonas apartan prezentado – ĉu en Rusio, ĉu eksterlande. Mi jam blogis pri la plej fama ago de tiu ĉi punko-grupo kaj nun mi publikigas mian esperantigon de la nefermita letero de Nadja Tolokonikova, 23-jara junulino, malliberigita por du jaroj pro tiu punka diservo. Mi penis laŭeble sekvi stilon de la originalo kaj komentis vortojn kaj realaĵojn, kiuj povus esti nekonataj por alilandanoj. Mi aldonu, ke la malsatstriko estis mallongdaŭra kaj finiĝis jam la 1-an de oktobro pro malbona sanstato de la junulino.

Legi plu>>>

Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-07 17:28
Iom post iom la eksteran mondon atingas novaĵoj pri la kondiĉoj en la prizono(j) kie troviĝas la 30 aktivuloj de Greenpeace en Ruslando. La plendo enhavas inter alie la avertojn, ke en la ĉeloj mankas varmo kaj sufiĉa kvanto de trinkebla akvo. En la kazo de kondamno, la arestitojn minacas mallibereja puno kun daŭro de 10-15 jaroj, pro bandeca piratado. Dume estis lanĉita internacia diskuto pri ĉu la rusaj aŭtoritatoj entute rajtis atake okupi kaj konfiski la ŝipon, kiu evidente troviĝis sur internacia mar-teritorio, kaj alporti ĝin kun la eksterlandaj aktivuloj al la rusia bordo por aresti kaj oficiale jure akuzi ilin (oficialaj informoj vd. sur http://www.greenpeace.org kaj http://www.greenpeace.org/switzerland/de/).
Aparte aktiva elpaŝis en tiu ĉi afero Nederlando.

(Fonto: http://www.derbund.ch/[…]/14987935)

PS La nomo de Nadja estas TolokoNNikova.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2013-10-08 13:06
Mi konas la familinomon de Nadja, sed mi pensas ke en Esperanto oni evitu duobligon de literoj, des pli ke gxi fakte ne influas la prononcon cxi-kaze.
Pri arestitoj de Greenpeace mi povas nur aldoni, ke kaze de konadmno ili trafos specialan malliberejon por fremdlandanoj, eble iom pli komfortan. Nun ili trovigxas en enketprizono, kio estas konsiderata plej malbona etapo de la prizonsistemo. Kondicxoj en punbarakaro estas kutime multe pli mildaj.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-08 13:27
Ne. Duoblajn literojn (konsonantojn) en tiaj nomoj oni ne povas malduobligi, au ne malduobligu, ankau ne en Eo. Vershane vi pensis pri la kazoj de Finnlando/Finlando, Rotterdamo/Roterdamo. En la kazo de Tolokonnikova/Tolokonikova tamen ekzistus prononca diferenco. Do, fremdlingvajn nomojn, kiuj ne estas esperantigeblaj, oni prefere transliterumu lau la orgina(la) ortografio. Sed mi scias, ke inter certaj e-istoj ekzistas tiaj fanatikuloj, kiuj volas esperantigi absolute chion ajn sen konscii, ke ili fakte kripligas la aferojn.

Devus esti: Pri LA arestitoj, LA kondichoj.

(Mi ankorau estas prilaboranta vian tradukon de la letero de Nadja kaj petas iom da pacienco ghis kiam mi povos sendi la novan version al vi).

Ni vidos kiajn malliberejojn la eksterlandaj Greenpeace-aktivuloj "trafos". Lau la rakonto de Nadja ni ja povis vidi, ke la kondichoj en la "punbarakaro" ne estas pli mildaj, sed inverse. Eble ekzistas diferencoj por rusoj kaj eksterlandanoj (kiel siatempe en la kazoj de hoteloj kaj vendejoj en SU)!

Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2013-10-08 16:02
Almenaŭ ili ne estis dronigitaj kiel aktivulo de la sama organizaĵo, mortigita de la franca sekretservo en 1985 laŭ ordono de la prezidanto de la demokrata Francio https://eo.wikipedia.org/wiki/Rainbow_Warrior kaj ne mortpafitaj kiel turkaj aktivuloj, pereigitaj de la armeanoj de la demokratia Israelo https://eo.wikipedia.org/wiki/Atako_kontra%C5%AD_gaza_floto
Do ili havos tempon kaj eblon plendi pri sia sorto kaj publikigi terurajn detalojn pri la vivkondiĉoj en rusiaj prizonoj kaj punbarakaroj. Bonega PR, ĉu ne? Des pli ke post mallonga tempo ili iel aŭ tiel estos liberigitaj, tute sendube.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-08 18:47
Ha, via kontrau-israela sinteno ne mirigas min.

Lau tiu chi indekso de Freedom House
http://de.wikipedia.org/wiki/Demokratieindex

Israelo situas (almenau) sur la 37a loko, dum Ruslando nur sur la 122a, en bona akompano kun landoj kiel Nigherio, Etiopio kaj Burundio (kaj Kubo kompreneble). Eble vi pretas komenti la malaltan pozicion de Ruslando? Chu temas nur pri okcidenta propagando?

Pri Ruslando (Chinio, Kubo, Palestino ktp.) mi neniam audas au legas iun ajnan kritikon en Eo-medioj. E-istoj krachas konstante nur kontrau Usono, Okcidento ghenerale, Israelo, Svislando ktp. ktp. ktp.
 
Sed char mi jam antaue traktis tiun chi temon en LiFo, mi ne emas reveni al ghi. Mi nur reagis chi tie por averti infanojn kaj naivulojn, kiuj eventuale legas tiujn korespndajhojn, ke ili ne kredu la klarigojn de histori-falsistoj (kiuj venas chefe el Rusio, sed ne nur).

Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-10-08 18:03
Mi jam delonge perdis mian fidon je Usono. Vere estas, ke la Usonanoj liberigis Eŭropon de la Nazioj. Sed ne malpli vere estas, ke ili mortigis 92000 Japanojn praktike per unu frapo. Poste mortis je la postefikoj pliaj 38000 Japanoj, cetere Japanoj - inklude virinojn, infanojn kaj aliaj nemilitistojn.

Interese estas ankaŭ, ke ili liberigis Nazi-Germanujon, sed aliflanke "adoptis" kelkajn de la tiamaj Nazioj, kiuj uzis mortigantan slavlaboron por atingi siajn sukcesojn - ekz. Werner von Braun.

Kaj poste jeniĝis Nikaragvo, Vjetnamio, Irako ... por mencii nur tri pekoj el multaj.

Kaj nun jen la agado de NSA, fervore subtenata de ĉiuj miaj pasintaj Britaj registaraĉoj.

Evidente, mi pro tio nun ne subite komencas fidi je Putino. Verdire, ju pli mi aĝiĝas, des pli mi cinikuliĝas, ĉar multaj publikaj pi-pompaj noblaĵoj montriĝas sub lupeo esti nur tre bone kaŝitaj fi-fonaj malnoblaĵoj.

("Jeniĝi" - hmm. Kial ne? :)
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-10-08 18:04
... pekojn ...
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2013-10-08 19:07
Kompatinda homo mi estas - kontraŭistaelano, kontraŭfranco, kontraŭnovzelandano... Kaj ĉio ĉi konkludeblas pro unusola demando - ĉu murdoj estas pli bona afero ol arestoj? Bedaŭrinde propagandistoj de Putin ne legas esperano-gazetojn, alie ili ĝoje aplaŭdus al tia logiko!
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-08 22:16
Jes, la propagandistoj de Putin devus demandi sin, kial Ruslando estas nur sur la 122a pozicio de Freedom House. Sed char ili fajfas pri demokratio, kiu nur ghenas ilian diktaturon, ili do ankau ne bezonas alian logikon.

Krome, la propagandistoj de Putin demandu sin, chu ne estus pli bone aresti anstatau murdi homojn ekzemple en Chechenio (kaj aliloke en Kaukazo), kie okazis militoj kun etnocida karaktero. Sed en Ruslando jam deonge neniu plu parolas pri tiu temo, kiu estas kvazau tabuo, kaj la plej lasta homo, kiu parolis kaj skribis pri ghi (Anna Politkovskaja) estas morta (estis murdita). Anstatau shi ridetas nun s-ro Kadyrov (filo) en la rusa televido.

Sed mi ne emas vastigi la temarojn. Mi kredas ke mi sufiche bone komprenis la diversajn aferojn, sen lanchi novan diskuton, kiu kondukos al nenio.

Kion mi postulas, ankau de la e-istoj, estas honesteco, ankau en politika rilato. Sed tion mi ja jam multfoje postuladis, sen rezulto. Pro tio mi sugestas, ke ni dedichu nin al banala beletro.

Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-09 11:03
Okazis koncerto por homaj rajtoj en rusio la 7-an de oktobro 2013. La titolo estis "To russia with love" (kial en la angla?) kaj okazis en la fama Berliner Philharmonie. Artistoj estis GIDON KREMER und der KREMERATA BALTICA, MARTHA ARGERICH, NICOLAS ALTSTAEDT, DANIEL BARENBOIM, KHATIA BUNIATISHVILI, ROMAN KOFMAN, GIYA KANCHELI, ELSBETH MOSER, SERGEI NAKARIAKOV, EMMANUEL PAHUD und dem SHCHEDRYK-KINDERCHOR.

Okazis en kunlaboro kun amnestio internacia.

http://www.to-russia-with-love.org/

Ĉu indas mencii, ke Esperantistoj aŭ Esperanto-organizoj ne estis videblaj tie. Pussy Riot ne estis speciale menciita.

Nur por via informo. Cetere la oficialan pozicion de la rusa registraro ne eblis auskulti.
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-09 12:53
Mi preferas la filmon de James Bond "From Russia with Love".
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-09 13:30
Pavel Hodorkovskij, la filo de la malliberigita eks-oligarko, kiu loghas en Usono, konfirmas en intervjuo kun "Die Welt", ke Putin sukcesis, post kiam li sufokigis la protestojn, instali en Ruslando klimaton de la timo.
http://www.welt.de/politik/[…]-geht-braucht-viel-Mut.html
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-09 13:35
En la supre menciita berlina koncerto, kiu estis dedichita al Anna Politkovskaja, Herta Müller (kiu mem venas el Rumanio de Ceausescu) diris: "La produktado de timo estas la plej sukcesa agado de la rusia prezidento Putin".
(http://www.dradio.de/kulturnachrichten/2013100818/14/)
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-09 14:47
Cetere, jhus eksplodis, en la svisa gazeto Neue Zürcher Zeitung, arda diskutego post dubinda polemikajho, kiun iu "germana intelektulo" aperigis en tiu chi gazeto pri la diferencoj en Svislando kaj Germanio, de la "mentaleco" de germanoj kaj svisoj ktp.

Tiuj reakciaj Esperanto-idiotoj, kiuj havas ion (ekzemple kontraujughojn) kontrau Svislando, au alimaniere malshatas ghin (pro la influo de ies alia propagando), eble legu unue tiujn kontribuajhojn, por esti aktualigitaj rilate tiun chi diskuton.

La materialo estas trovebla sub
http://www.nzz.ch/[…]/nichts-wie-weg-1.18162730
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-10-24 13:16
Nadja Tolokonnikova estis translokita al alia "kolonio", en Chuvashio.

http://www.rferl.org/content/article/25145640.html
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-05 16:46
Shajnas, ke Nadja Tolokonnikova estis transportita al Siberio:

http://www.lemonde.fr/europ[…]orientale_3508377_3214.html
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-05 16:55
Kaj jen en la angla (kiun chiuj komprenas):
http://www.theguardian.com/[…]berian-prison-hunger-strike
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-11-05 20:00
Vere maltrankviliga novaĵo. Estas des pli hontinde, ke en 2004 la tiama Germana kanceliero, Gerhardo Ŝrojdero, publike deklaris Putinon - "ĝisdetale perfekta demokrato" ("Lupenreiner Demokrat").
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-11-05 20:56
Bedaurinde, ke la tiama germana kanceliero Gerhardo Ŝrojdero forgesis, ke dum la tempo de GDR Vladimiro Putino estis en Dresdeno la rezidento de KGB* por tuta tiama Orienta Germanio. En la Rusia Federacio al vorto "rezidento" oni aldonis nur "p" kaj farighis "prezidento".
*KGB de la ESP-ANG-POLA vortaro:
*KGB (Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti) Ŝtata Sekureca Komitato Committee for State Security, KGB polit. Komitet Bezpieczeństwa Państwowego, KGB
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-11-05 21:20
Li ne forgesis ghin, sed tiu fakto ne ludis rolon por li. Bonega socialdemokrato, chu ne (kiu praktike diskreditis grandparte la tutan socialdemokration)!

Cetere, multaj poloj kaj vershajne ankau kelkaj polaj esperantistoj, mem estis enplektitaj en la aktivecoj de KGB respektiva en la samtipa sekreta servo de Pollando. Persone mi havas suspektojn pri konkretaj personoj, sed antau ol ne havi la definitivan pruvon, oni ne povas publikigi raporton.