Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stanislavo Belov / La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn

La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn

de Stanislavo Belov Laste modifita: 2014-09-01 18:41
Sekretario de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo Hasano Ntahonsigaye informas, ke la biblioteko de la Esperanto-centro en Rumongo ĵus ricevis proksimume 250 novajn librojn de la rusia eldonejo Impeto, aĉetitajn danke al klopodoj de la teamo de fonduso "Esperanto en Evoluo". Tio grave riĉigos la bibliotekon kaj ebligos distribuadon de pluraj ekzempleroj inter aliaj esperanto-grupoj de la lando. Ankaŭ ĝi ricevis aliron al la elektro. Nun ĝi bezonas monon por ekipaĵoj.
La Esperanto-centro en Rumonge ricevis 250 novajn librojn

Libroj de Impeto

Sekretario de la Asocio Nacia por Esperanto en Burundo Hasano Ntahonsigaye informas, ke la biblioteko de la Esperanto-centro en Rumongo ĵus ricevis proksimume 250 novajn librojn de la rusia eldonejo Impeto, aĉetitajn danke al klopodoj de la teamo de fonduso "Esperanto en Evoluo". Tio grave riĉigos la bibliotekon kaj ebligos distribuadon de pluraj ekzempleroj inter aliaj esperanto-grupoj de la lando.

Samtempe alvenis alia bona novaĵo: la Esperanto-centro ricevis aliron al elektro. Do nun ĝi povas uzi modernajn komunikilojn kaj edukilojn kiel komputiloj, telefonoj, faksiloj kaj kopiiloj.

Tamen ĝis nun la unua Esperanto-centro de Burundo havas nek teknikaĵojn, nek meblojn.  La fonduso "Esperanto en Evoluo" elspezis grandajn sumojn por aĉeti la terenon kaj konstrugi la ejojn. Daŭrigo kaj disvolvado de la projekto nun dependas de via subteno.

Lokaj esperantistoj pretas lanĉi esperanto-kurson kaj septembro estas la plej kovena tempo por tio, sed... mankas 300 eŭroj por fari almenaŭ benkojn por gestudontoj. Ĉu tio estas tro granda sumo por Esperantujo?

Vi povas subteni la agadon de tiuj sindonemaj aktivuloj per mondonacoj, kiuj ebligos aĉetadon de la mebloj kaj eble teknikaĵoj.

Vi povas ankaŭ sendi viajn librojn (en Esperanto kaj la franca) laŭ la adreso: ANEB, BP 170, BI-Rumonge, Burundi aŭ aĉeti novajn ekzemple en Libroservo de UEA kaj indiki tiun adreson.

Ne prokrastu, sed alklaku kaj agu tuj!